Pakto Ribbentrop-Molotov: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kompletigo laŭ pola vikipedio
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La '''Pakto Ribbentrop-Molotov''' aŭ '''Pakto Hitler-Stalin''' (en diversaj sinsekvoj de la vorteroj) aŭ '''La 4-a dispartigo de Pollando''' - [[ruse]] ''Пакт Молотова-Риббентропа'', [[germane]] ''Ribbentrop-Molotov-Pakt'', oficiale ''Договор о ненападении между Германией и Советским Союзом'' (interkonsento pri neagreso inter [[Germanio]] kaj [[Sovetunio|Soveta Unio]]) respektive ''deutsch-sowjetischer Nichtangriffspakt'' (german-sovetunia pakto pri neagreso) - estis subskribita la [[23-a de aŭgusto|23-an de aŭgusto]] [[1939]] en [[Moskvo]]. La ministroj de eksteraj aferoj de [[Nazia Germanio]] kaj [[Sovetunio]], do [[Joachim von Ribbentrop]] kaj [[Vjaĉeslav Molotov]], interkonsentis pri reciproka neagreso kaj ekonomia kunlaboro.
 
Grava estis [[Sekretasekreta aldona protokolo]], laŭ kiu la du potencoj dividis [[Orienta Eŭropo|Orientan Eŭropon]] inter si. Sovetunio nur en [[1989]] konfesis la ekziston de tiu aldona protokolo. Laŭ ĝi [[Pollando]] devus esti dividita inter Nazia Germanio kaj Sovetunio sur linio de riveroj San, [[Vistulo]] kaj [[Narew]]. Ĝi koncernis dispartigon de [[ŝtato|ŝtataj]] teritorioj aŭ decidadon pri [[sendependeco]] de [[suvereneco|suverenaj]] ŝtatoj: [[Pollando]], [[Estonio]], [[Finlando]], [[Litovio]], [[Latvio]] kaj [[Rumanio]].
 
== Postaj modifoj de la pakto ==
Linio 10:
Jam dum la [[dua mondmilito]], la 28-an de septembro 1939, kiam atakanta Germanio renkontiĝis kun la [[Ruĝa Armeo]] kaj la sorto de Pollando estis decidita, oni pluprecizigis la germanan-sovetan pakton kaj subskribis en [[Moskvo]] novan '''traktaton inter Sovetunio kaj Germanio pri limoj kaj amikeco''', kiun oni poste nomis "dua pakto Ribbentrop-Molotov". Laŭ ĝi orienta parto de [[Mazovio]] kaj parto de [[Lublin]]-regiono apartenus al Nazia Germanio, dum Sovetunio [[okupado|okupus]] redonotan [[Litovio]]n.
 
== Kunlaboro de gestapoGestapo kun NKVD ==
Sekretaj aldonoj al la dua pakto antaŭvidis kunlaboron inter [[gestapo]] kaj [[NKVD]] por kontraŭbatali polajn sendependigajn organizaĵojn: ''Ambaŭ flankoj ne toleros sur siaj teritorioj ajnan polan propagandon, kiu koncernas teritoriojn de la dua flanko. Ili sufokigos sur siaj teritorioj ĉiujn ĝermojn de tia propagando kaj reciproke informiĝos rilate al adekvataj rimedoj tiucele.'' Tio iĝis fundamento por reciproka kunlaboro de polico kaj sekurecaj fortoj de ambaŭ okupantoj kaj realiĝis en kvar ĉi-temaj [[Konferencoj de Gestapo-NKVD]], kiuj okazis en la jaroj 1939–1941 en [[Bresto (Belorusio)|Bresto]], [[Przemyśl]], [[Zakopane]] kaj [[Krakovo]].