Silk Road: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ligata (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Ligata (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Silk Road''' ({{prononco|silk roŭd}} "Silka Vojo") estis enreta [[Nigra merkato|nigra bazaro]] kaj la unua moderna [[kaŝbazaro]], plej bone konata kiel platformo por la vendo de kontraŭleĝaj drogoj. Kiel parto de la malhela TTT, ĝi estis funkciigata kiel [[Tor (programaro)|kaŝita Tor-servo]], tiel ke enretaj uzantoj povis uzi ĝin anonime kaj sekure sen eventuala trafik-observado. La retejo estis lanĉita en februaro 2011; ĝia evoluigado komencis ses monatojn antaŭe. Limigita kvanto da novaj vendistokontoj komence estis disponataj; novaj vendistoj devis aĉeti konton en aŭkcio. Poste, fiksita kotizo estis pagigata por ĉiu nova vendista konto.
En oktobro 2013, la usona polic-agentejo [[FBI]] fermis la retejon kaj arestis Ross William Ulbricht, akuzante, ke li estis ĝia kaŝnomita fondinto "Dread Pirate Roberts". La 6-an de novembro 2013, Silk Road 2.0 aperis enrete, funkciigata de eksaj administrantoj de Silk Road. Ankaŭ ĝi estis fermita kaj la akuzita administranto estis arestita la 6-an de novembro 2014 kiel parto de internacia polica operacio nome "Operation Onymous”.