Silk Road: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ligata (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Ligata (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Silk Road''' {{prononco|silk roŭd|sɪlk ɹoʊd}} ("Silka Vojo" en la [[angla lingvo|angla]], nomita pro la historia [[silka vojo]]) estis enreta [[Nigra merkato|nigra bazaro]] kaj la unua moderna [[kaŝbazaro]], plej bone konata kiel platformo por la vendo de kontraŭleĝaj drogoj. Kiel parto de la malhela TTT, ĝi estis funkciigata kiel [[Tor (programaro)|kaŝita Tor-servo]], tiel ke enretaj uzantoj povis uzi ĝin anonime kaj sekure sen eventuala trafik-observado. La retejo estis lanĉita en februaro 2011; ĝia evoluigado komencis ses monatojn antaŭe. Limigita kvanto da novaj vendistokontoj komence estis disponataj; novaj vendistoj devis aĉeti konton en aŭkcio. Poste, fiksita kotizo estis pagigata por ĉiu nova vendista konto.
 
En oktobro 2013, la usona polic-agentejo [[FBI]] fermis la retejon kaj arestis Ross William Ulbricht, akuzantekun la akuzo, ke li estis ĝia kaŝnomita fondinto "Dread Pirate Roberts". La 6-an de novembro 2013, Silk Road 2.0 aperis enrete, funkciigata de eksaj administrantoj de Silk Road. Ankaŭ ĝi estis fermita kaj la akuzita administranto estis arestita la 6-an de novembro 2014 kiel parto de internacia polica operacio nome "Operation Onymous”.
 
Ulbricht estis konviktita pri ok krimoj rilate al Silk Road en la Usono Federacia Kortumo en Manhattan kaj kondamnita al [[Ĝismorta malliberigo|ĝismorta mallibero]] sen ebleco liberiĝi pro parolo je la honoro.