[[Dosiero:Crown of Castile - Map.gif|thumb|right|300px|La Reĝlando de Kastilio fine de la 15a jarcento]]
La '''Reĝlando de Kastilio''' aŭ '''Corona de Castilla''' en la [[hispana]], estis historia reĝlando de [[Hispanio]]. Kutime oni konsideras ties komencon en la lasta kaj definitiva unuigo de la respektivaj reĝlandoj de [[Reĝlando de Leono|Leono]] kaj [[Kastilio]] en la jaro [[1230]], aŭ dum la unuigo de la respektivaj parlamentoj aŭ kortegoj, post kelkaj jardekoj. En tiu jaro de 1230, [[Ferdinando la 3-a (Kastilio)|Ferdinando la 3-a la Sanktulo]], [[reĝo de Kastilio]] ekde [[1217]] (inklude la regnon de Toledo), aneksiigis la [[Reĝlando de Leono|Reĝlandon de Leono]] (en kiu oni inkludis [[Regno de Galegio|Galegion]]), regno de lia patro [[Alfonso la 9-a]], post la nuligo de la testamento kiu heredigis liajn ŝtatojn al la infantinoj Sancha kaj Dulce.<ref name = Títulos>[http://web.archive.org/20031107045736/www.geocities.com/eurprin/castile.html Titoloj de la eŭropaj reĝoj] </ref>.
==Reĝoj de Kastilio==
* [[Alfonso la 9-a]]
* [[Ferdinando la 3-a (Kastilio)|Ferdinando la 3-a ''La Sanktulo'']]
* [[Alfonso la 10-a (Kastilio)|Alfonso la 10-a ''La Saĝulo'']]
* [[Alfonso la 11-a|Alfonso la 11-a ''La Justama'']]
* [[Pedro la 1-a (Kastilio)|Pedro la 1-a ''La Kruela'']]