Mizogineco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Mizogino''' laŭ [[PIV]] estas viro, kiu malamas kaj evitadas la virinojn. '''Mizogineco''' koresponde estas malsaneca malinklino al la seksaj rilatoj kun [[virino]], aŭ eĉ al la nura ĉeesto de virino. La koresponda vorto '''mizogino''' estas homo, kiu malamas kaj evitadas la virinojn.
 
La termino devenas el la [[antikva Grekio|helena antikva epoko]] kaj konsistas el la [[antikva greka lingvo|antikvaj grekaj vortoj]] μισεῖν, ''misein'', "malami" kaj γυνή, ''giné'' "virino". La forta malamo de virinoj povas esti kaj individua fenomeno kaj ankaŭ esprimo de socia [[seksismo]].
 
La parenca vorto ''[[mizandreco]]'' ([[neologismo]] el la [[inismoFeminismo|inismafeminisma movado]] de la [[20-a jarcento]]) signas la korespondan fortan malamon de ĉiuj viroj fare de virino, la en [[PIV]] menciata kaj ekde la [[antikva Grekio|helena antikva epoko]] konata fenomeno de [[mizantropeco]] la ĝeneralan malamon de homo al ĉiuj aliaj homoj, sendepende de sekso.
 
== Historio de la termino ==
[[Cicerono|Cicerono (Marcus Tullius Cicero)]] notas, ke la helenaj filozofoj komprenis mizoginionmizoginecon kiel esprimon de timo.<ref>[[Marcus Tullius Cicero]], ''Tusculanae Quaestiones'', libro 3, ĉapitro 11.</ref>
 
En la teorio de [[inismofeminismo]] esprimiĝis la opinio, ke la mizoginiomizogineco estus rekonebla kaj kiel kaŭzo kaj kiel konsekvenco de persistaj [[patriarkeco|patriarkecaj strukturoj]] en multaj homaj societoj.<ref>Kate Millett: ''Sexual Politics''</ref> Pluraj elstaraj inistoj havas la tezon, ke la diskriminacio de virinoj baziĝu je socie flegata mizoginiomizogineco. En la priinismaprifeminisma literaturo ja oni kutime distingas inter mizoginiomizogineco, kontraŭina socia seksismo kaj ideologia kontraŭinismokontraŭfeminismo<ref>Ute Planert:'' Antifeminismus im Kaiserreich. Diskurs, soziale Formation und politische Mentalität'' [germane, en pli-malpli-traduko: "KontraŭinismoKontraŭfeminismo en la Germana Regno. Priskribo, socia formiĝo kaj politika etoso"]. Göttingen 1998, p. 12.</ref> sed foje la tri terminoj ankaŭ uziĝas sinonime.<ref>pri la tri korespondaj germanaj terminoj vidu: Bernd Maelicke (eldoninto): ''Lexikon der Sozialwirtschaft'' ["leksikono de socia ekonomiko"]. Baden-Baden 2007, ISBN 3-8329-2511-2; Heinz Schreckenberg: ''Erziehung, Lebenswelt und Kriegseinsatz der deutschen Jugend unter Hitler.'' ["eduko, vivstilo kaj milita utiligo de la germania junularo sub Hitlero"]. Monastero / Hamburgo / Londono 2001, p. 197, ISBN 3-8258-4433-1</ref>
 
Aliaj sociologoj kiel ekzemple la germano ''Rolf Pohl'' substrekas, ke multaj viroj komprenus kiel minaco iujn virinojn, kiuj reprezentus alternativan socian rolon de ineco. Ĉe iuj aparte psike malsekuraj viroj tio esprimiĝus en perforto kaj diskriminacio kontraŭ virinoj. Plej ofte la kondutomekanismoj tamen estus pli subtilaj, kaj subkonsciaj.<ref>Rolf Pohl: ''Feindbild Frau: Männliche Sexualität, Gewalt und die Abwehr des Weiblichen'' ["malamikoimago virino: vira sekseco, perforto kaj la defendo kontraŭ ineco"]. Hanovro 2004, ISBN 3-930345-36-6</ref>
Linio 17:
Foje ankaŭ homoj de scienco sin forlasis al tiu antaŭjuĝoj kiel evidentigas la jenaj votoj: «La virinoj estas malpli inteligentaj ol la viroj, ĉar malpli evoluiĝintaj, Necesas allasi ke la pli feblaj mortu por plibonigi la specion. Kaj ankaŭ malpermesi geedziĝon al tiuj kiuj havas heredajn malsanojn ». Temas pri vortoj de ''Charles Darwin'' skribitaj en sia precipa verko «La origino de la specio» (The descent of Man, and selection in Relation to Sex) (1871).
[http://www.darwinismosociale.com/darwinismosociale_7.html]
[http://harunyahya.it/it/works/9340/darwinismo-arma-sociale/chapter/9400]
[http://www.futureshock-online.info/pubblicati/fsk50/html/darwinismo.htm].