Cheb: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 110:
La burgejo fortikigita per remparoj kaj fosaĵoj uzis ankaŭ naturan „fortikigon“, kiun donis rokdeklivo. Ĝi fariĝis potencema centro de vasta regiono ĉe supra fluo de Ohře. Unue Cheb estas notita en dokumentoj al la jaro [[1061]] sub la [[Latina lingvo|latina]] nomo ''Egire''. En la tempo de koloniigado de limregiona teritorio la slava loĝantaro estis forŝovata de germanaj vilaĝanoj. Cheb fariĝis posedaĵo de germanaj grafoj el Vohburg, Děpolt la 2-a ([[1093]] – [[1146]]) kaj ties sekvanto, la pli malfrua imperiestro Friedrich la 1-a Barbarossa. Ĉirkaŭ la jaro [[1125]] elkreskis en parto de la burgejo la unua burgo, kiun igis en la jaroj [[1179]] – [[1188]] [[Frederiko la 1-a Barbarossa]] alikonstrui en novan fortikigitan sidejon – '''falcon'''. En subburgejo disvastiĝis vilaĝo, rememorigata el la jaro [[1203]] unuafoje kiel urbo Cheb. Eĉ spite al pli malfruaj alikonstruoj ĝis hodiaŭ konserviĝis la ĉefaj objektoj de ''falco''. La imperiestra palaco estas konstruita en paralelograma bazplano, en kies teretaĝo estis mastrumkonstruaĵoj kaj en la etaĝo loĝĉambroj. La eniron en la ''falco''n defendis Nigra Turo 18,5 m alta. El la romana palaco konserviĝis norda kaj orienta muroj ĝis alteco de la 1-a etaĝo. Belegaj kvinpartaj kunigitaj fenestroj ornamas ĝin. En okcidenta flanko estis alkonstruita en la [[15-a jarcento]] Palaco de Gordon, en kiu estis murdita en la jaro [[1634]] oficiroj de [[Albrecht von Waldstein|Valdštejn]]. Hodiaŭ administras la burgon '''Cheba muzeo''', kiu estas malfermita en sezono.
 
Komence de la [[13-a jarcento]] komenciĝis konstruado de la antaŭburgejo kun centra spaco de Jánský-placo kaj preĝejo de Johano Baptisto. En la sama tempo estis mezurigita nova placo, el kies norda flanko oni eliris al ponto trans rivero Ohře. En lasta fazo de la konstruado estiĝis nova kvartalo en sudokcidenta parto de Cheb. Preskaŭ dum la tuta [[13-a jarcento]] daŭris disputoj je regiono de Cheb inter la ĉeĥaj kaj la germanaj regantoj. En [[1277]] la urbo fariĝis [[libera imperia urbo]] en la [[Sankta Romia Imperio]]. [[Přemysl Otakar la 2-a]] en la jaro [[1265]] aligis la [[Ĥebio|regionon de Cheb]] al la ĉeĥa reĝlando, Cheb fariĝis limregiona urbo, kiu devis esti perfekte fortikigita per masonitaj remparoj. Ĝis la [[14-a jarcento]] daŭris konstruado de duobla remparmuro, dum kio la ekstera remparo estis iom post iom plifortigata per prismaj turoj. La daŭrantajn disputojn solvis nur [[Johano de Luksemburgio]], kiu en la jaro [[1322]] pordaŭre aligis la [[Ĥebio|regionon de Cheb]] al landoj de Ĉeĥa krono kaj Cheb fariĝis reĝa urbo kun pluraj privilegioj. (Praktike la regiono de Cheb, "[[Ĥebio]] / Egerlando", estis traktata pli malpli kiel parto de Bohemio, kvankam ĝi jure plu estis aparta teritorio ĝis [[1806]].) La tuta [[14-a jarcento]] estas tempo de intensa konstruado de la urbo, kiu fariĝis forta urba ŝtato kun propra soldataro. Post duono de la [[14-a jarcento]] okazis konstruado de nova urbodomo, oriente kaj okcidente de la placo elkreskis tri blokoj da domoj.
 
En la [[15-a jarcento]] Cheb staris je la flanko de kontraŭhusana koalicio kaj sian fidelecon al la reganto ĝi konfirmis ankaŭ dum regado de [[Jiří z Poděbrad]], kiu gvidis ĉi tie plurajn diplomatajn traktadojn kaj aranĝis ĉi tie nuptojn al tri el siaj idoj. Fortikaĵoj estis plenigitaj per sistemo de [[bastiono]]j. Konstrureguligoj en la tempo de [[renesanco]] subskribis sin precipe en burĝaj domoj, kiuj ricevis novajn fasadojn.
Linio 119:
 
Cheb havas nun multe da memorigaĵoj, muzeoj, galerioj.
 
== Transporto ==
Cheb estas grava fervoja vojkruco de jenaj fervojaj linioj:
Linio 126 ⟶ 127:
* Numero 170 al [[Beroun]] (tra [[Plzeň]])
* Numero 179 al [[Marktredwitz]]
 
== Galerio ==
<gallery>