Milito de la Sesa Koalicio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
[[File:DelarocheNapoleon.jpg|thumb|Napoleono abdikis en Fontainebleau, 4a de Aprilo 1814, de [[Paul Delaroche]].]]
La 1an de Aprilo, Aleksandro alparolis al la [[Konservisma Senato]]. Delonge obeema al Napoleono, sub la incito de Talleyrand ĝi estis turniĝinta kontraŭ li. Aleksandro diris al la Senato ke la Aliancanoj estis luktantaj kontraŭ Napoleono, ne kontraŭ Francio, kaj ili estis pretaj proponi honorajn pacterminojn se Napoleono estu forigita el la povo. La venontan tagon, la Senato aprobis la [[Imperiestra Elpostenigilo|Imperiestran Elpostenigilon]] ("Acte de déchéance de l'Empereur"), kiu deklaris Napoleonon elpostenigita. Napoleono estis veninta ĝis [[Fontainebleau]] kiam li eksciis ke Parizo estis perdita. Kiam Napoleono proponis al la armeo marŝi kontraŭ la ĉefurbo, liaj veteranaj oficiroj kaj marŝaloj insurekciis.<ref> Gates 2003, p. 259.</ref> La 4an de Aprilo, estrita de [[Michel Ney|Ney]], ili frontis kontraŭ Napoleono. Napoleono asertis ke la armeo sekvos lin, kaj Ney respondis ke la armeo sekvos siajn generalojn. Kvankam la ordinaraj soldatoj kaj regimentaj oficiroj volis lukti plue, sen veteranaj oficiroj aŭ marŝaloj sukcesa invado de Parizo estus tue malebla. Akceptinte tion neeviteblan, la 4an de Aprilo Napoleon abdikis favore de sia filo, kun Marie Louise kiel regentino. Tamen, la Aliancanoj malakceptis akcepti tion sub instigo de Aleksandro, kiu timis ke Napoleono povas trovi ekskuzon por rehavi la tronon.<ref>{{cite book|last=Lieven|first=Dominic |title=Russia Against Napoleon: The True Story of the Campaigns of War and Peace|url=https://books.google.com/books?id=BAWbz1iPIfoC&pg=PT611|year=2010|publisher=Penguin|pages=484–85}}</ref> Napoleono estis tiam devigita anonci sian senkondiĉan abdikon nur du tagojn poste.
 
==Referencoj==
<references/>
 
==Bibliografio==
* Chandler, David (2002). Napoleon. Leo Cooper. ISBN 0-85052-750-3.
* Connelly, Owen (2006). Blundering to Glory: Napoleon's Military Campaigns. Rowman & Littlefield. ISBN 0-7425-5318-3.
* Cronin, Vincent (1994). Napoleon. HarperCollins. ISBN 0-00-637521-9.
* Dwyer, Philip (2008). Napoleon: The Path to Power. Yale University Press. ASIN B00280LN5G.
* Lyons, Martyn (1994). Napoleon Bonaparte and the Legacy of the French Revolution. St. Martin's Press.
* McLynn, Frank (1998). Napoleon. Pimlico. ISBN 0-7126-6247-2. ASIN 0712662472.
* Roberts, Andrew (2014). Napoleon: A Life. Penguin Group. ISBN 978-0-670-02532-9.
* Schom, Alan (1997). Napoleon Bonaparte. HarperCollins. ISBN 978-0-06-017214-5.
* Sicker, Martin (2001). The Islamic World in Decline: From the Treaty of Karlowitz to the Disintegration of the Ottoman Empire. Greenwood. [https://books.google.es/books?id=BzMJys65u9wC&pg=PA99&redir_esc=y#v=onepage&q&f=false] Alirita la 19an de Aŭgusto 2017.
 
{{redaktata}}