Helpo:Markitaj versioj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 1:
{{Helpo por markitaj versioj}}
[[Dosiero:2008-11-01 wcn 11.JPG|thumb|La matematikisto Philipp Birken, estrarano de Wikimedia Deutschland, esence antaŭenigis la sistemon de markitaj versioj. Jen li prezentis ĝin al nederlandaj vikipediistoj, [[Utreĥto]] 2008.]]
En majo 2008 germanlingva Vikipedio enkondukis sistemon de '''markitaj versioj''' (en la angla proks. ''flagged revisions''). Poste sekvis alilingvaj vikipedioj. Ekde la [[17-a de novembro]] [[2008]] ankaŭ la [[Vikipedio en Esperanto]] havas ĝin.
 
La sistemo enhavas du fazojn ĉe artikolo:
#'''[[Vikipedio:Reviziita versio|Reviziita versio]]''' signifas, ke tiu versio de la artikolo ne enhavu evidentan malbonaĵon. (Jam enkondukita marko).
#'''Aprobita versio''' signifas, ke fake sperta homo kontrolis la enhavon ankaŭ el faka vidpunkto. (Ankoraŭ neenkondukita marko).
 
Celo de la reviziado estas la plialtigo de la kvalito. Ordinara leganto (neregistrita homo) vidu ne simple la plej aktualan version de artikolo, sed la plej aktualan ''reviziitan''. Tiel ni malhelpas, ke [[Vikipedio:Vandalismo|vandalismaĵoj]] kaj aliaj malbonaĵoj fariĝas tuj videblaj por ĉiuj legantoj.
 
La revizion rajtas fari iom spertaj vikipediistoj, kiuj aparte ricevis specialan rajton por tio. Kutime preskaŭ ĉiuj vikipediistoj, kiuj petis ĝin, ricevas ĝin. Tiel la plej multaj redaktantoj estas samtempe reviziantoj.
 
Iam estonte, oni enkondukos eble ankaŭ la duan fazon, la [[Vikipedio:Aprobita versio|aprobadon]] kun atento ankaŭ pri la enhavo el faka vidpunkto. Tion ankoraŭ enkondukis neniu Vikipedio.
 
El teknika vidpunkto, temas pri la enkonduko de la [[MediaWiki]]-etendaĵo ''"[[mw:Extension:FlaggedRevs|Flagged Revisions]]"'' (proksimume: revizioj kun marko).
 
==La sistemo de markitaj versioj==