Helpo:Markitaj versioj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 68:
 
Nuntempe al neensalutintaj uzantoj normale estas montrata la lasta reviziita versio de artikolo ĉe ĝia voko. [[Vikipedio:administranto|Administrantoj]] povas ŝanĝi la konduton de unuopaj paĝoj (vidu [[Speciala:Loglibro/stable|Loglibro pri stabilaj versioj]]). Alternative eblas montri al neensalutintaj uzantoj ĉu la lastan ĉu la markitan version kaj tiel garantii al legantoj bazan kvaliton.
 
== Malneto - kiam neregistrita uzanto volas redakti ==
La enkonduko de la sistemo havas sekvojn por neregistrita uzanto (IP-ulo), kiu volas redakti. Se li redaktis, do kreis novan version de artikolo, ĉu li povos vidi ĝin? Kutime neregistrita uzanto vidas ja nur la plej aktualan ''reviziitan'' version, se tia ekzistas.
 
Kiam revizianto (registrita, sperta uzanto kiu ricevis la rajton revizii) redaktas, li samtempe markas la version reviziita. Alivorte, li aŭ ŝi per la redakto kreas version reviziitan. Do por li aŭ ŝi nenio vere malsamas ol tradicie. Sed kiam neregistrita uzanto redaktas, tiam li aŭ ŝi kreas nur '''malneton'''. Por tiu malneta versio ekzistas propra ligilo supre de artikolo, inter "artikolo" kaj "diskuto". Ni povas klarigi "malneto" do per la priskribo "lasta versio, tamen ankoraŭ ne reviziita, tial nevidebla kutime".
 
Post tia redakto de neregistrita uzanto, li aŭ ŝi ricevas la averton ke tiu versio bezonas ankoraŭ revizion. Tamen, li aŭ ŝi mem povas vidi sian version, dum aliaj neregistritaj uzantoj vidos nur la lastan reviziitan.
 
=== Kiel regi la montron de versio (nur por administrantoj) ===
Administranto povas regi paĝojn kun markitaj versioj per la butono, kiu protektas ankaŭ la paĝon. Tie bonvolu sekvi ligilon je "preferoj pri stabileco estas [[Speciala:Stabilization|konfigureblaj]]"
 
Tie estas jenaj elekteblaj eblecoj :
 
* Por la versio montrita en defaŭta paĝa vido
** La stabila versio; se ĝi ne ekzistas, la nuna versio
** La nuna versio:
* Elektado de stabila versio
** La lasta bonkvalita versio; se ĝi ne ekzistas, la lasta reviziita versio.
** [[Dosiero:Lock-closed.png]] La lasta kontrolita versio
 
== Utilaj paĝoj ==