Helpo:Markitaj versioj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Eurodyne (diskuto | kontribuoj)
e Forigis redaktojn de 94.254.164.46 (diskuto); restarigis al la lasta versio de Eurodyne
Linio 1:
{{Helpo por markitaj versioj}}
[[Dosiero:2008-11-01 wcn 11.JPG|thumb|La matematikisto Philipp Birken, estrarano de Wikimedia Deutschland, esence antaŭenigis la sistemon de markitaj versioj. Jen li prezentis ĝin al nederlandaj vikipediistoj, [[Utreĥto]] 2008.]]
En majo 2008 germanlingva Vikipedio enkondukis sistemon de '''markitaj versioj''' (en la angla proks. ''flagged revisions''). Poste sekvis alilingvaj vikipedioj. Ekde la [[17-a de novembro]] [[2008]] ankaŭ la [[Vikipedio en Esperanto]] havas ĝin.
 
La sistemo enhavas du fazojn ĉe artikolo:
#'''[[Vikipedio:Reviziita versio|Reviziita versio]]''' signifas, ke tiu versio de la artikolo ne enhavu evidentan malbonaĵon. (Jam enkondukita marko).
#'''Aprobita versio''' signifas, ke fake sperta homo kontrolis la enhavon ankaŭ el faka vidpunkto. (Ankoraŭ neenkondukita marko).
 
Celo de la reviziado estas la plialtigo de la kvalito. Ordinara leganto (neregistrita homo) vidu ne simple la plej aktualan version de artikolo, sed la plej aktualan ''reviziitan''. Tiel ni malhelpas, ke [[Vikipedio:Vandalismo|vandalismaĵoj]] kaj aliaj malbonaĵoj fariĝas tuj videblaj por ĉiuj legantoj.
 
La revizion rajtas fari iom spertaj vikipediistoj, kiuj aparte ricevis specialan rajton por tio. Kutime preskaŭ ĉiuj vikipediistoj, kiuj petis ĝin, ricevas ĝin. Tiel la plej multaj redaktantoj estas samtempe reviziantoj.
 
Iam estonte, oni enkondukos eble ankaŭ la duan fazon, la [[Vikipedio:Aprobita versio|aprobadon]] kun atento ankaŭ pri la enhavo el faka vidpunkto. Tion ankoraŭ enkondukis neniu Vikipedio.
 
El teknika vidpunkto, temas pri la enkonduko de la [[MediaWiki]]-etendaĵo ''"[[mw:Extension:FlaggedRevs|Flagged Revisions]]"'' (proksimume: revizioj kun marko).
 
==La sistemo de markitaj versioj==
 
Ĉiam, kiam iu redaktis paĝon (ekzemple artikolon), tiam estiĝas nova versio de la paĝenhavo. Oni povas vidi la liston de versioj per la funkcio ''historio'' supre de ĉiu paĝo. Tradicie, leganto vidas ĉiam la plej aktualan version de artikolo.
 
La sistemo de reviziitaj versioj signifas, ke versio povas ricevi la markon esti ''reviziita'' (angle ''sighted'', germane ''gesichtet''). Revizianto reviziis ĝin, do li aŭ ŝi vidis ke ĝi ne enhavas evidentan fuŝaĵon (vidu sube liston pri la kriterioj). Revizianto estas iom sperta vikipediisto, kiu petis speciale la rajton revizii.
 
Iam en la dua fazo la vikipediistoj enkondukos eventuale la „aprobon“ de artikolo (angle ''checked'', germane ''geprüft''), kiu estos ankoraŭ pli severa revizio. Temos pri aprobo post enhava, faka kontrolo. Sed tiun duan fazon ĝis nun neniu Vikipedio enkondukis, ĉar oni ne konsentas pri la grado de severeco (ekzemple, ĉu nur doktoro aŭ profesoro rajtos kontroli, kaj ekzakte kiom detale oni devas kontroli).
 
==Kion la sistemo signifas por la legantoj==
Kiam neregistrita homo, do simpla leganto, vizitas Vikipedion, tiam li vidas la artikolojn kiel kutime. Sed se artikolo havas almenaŭ unu reviziitan version, tiam la programo montras ''ĝin'' al la leganto — eĉ se ekzistas pli aktuala, sed nereviziita versio. Tamen, se la leganto aparte deziras tion, li povas alklaki butonon kaj tamen vidi la plej aktualan version.
Linio 52 ⟶ 76:
 
Nuntempe al neensalutintaj uzantoj normale estas montrata la lasta reviziita versio de artikolo ĉe ĝia voko. [[Vikipedio:administranto|Administrantoj]] povas ŝanĝi la konduton de unuopaj paĝoj (vidu [[Speciala:Loglibro/stable|Loglibro pri stabilaj versioj]]). Alternative eblas montri al neensalutintaj uzantoj ĉu la lastan ĉu la markitan version kaj tiel garantii al legantoj bazan kvaliton.
 
== Malneto - kiam neregistrita uzanto volas redakti ==
La enkonduko de la sistemo havas sekvojn por neregistrita uzanto (IP-ulo), kiu volas redakti. Se li redaktis, do kreis novan version de artikolo, ĉu li povos vidi ĝin? Kutime neregistrita uzanto vidas ja nur la plej aktualan ''reviziitan'' version, se tia ekzistas.
 
Kiam revizianto (registrita, sperta uzanto kiu ricevis la rajton revizii) redaktas, li samtempe markas la version reviziita. Alivorte, li aŭ ŝi per la redakto kreas version reviziitan. Do por li aŭ ŝi nenio vere malsamas ol tradicie. Sed kiam neregistrita uzanto redaktas, tiam li aŭ ŝi kreas nur '''malneton'''. Por tiu malneta versio ekzistas propra ligilo supre de artikolo, inter "artikolo" kaj "diskuto". Ni povas klarigi "malneto" do per la priskribo "lasta versio, tamen ankoraŭ ne reviziita, tial nevidebla kutime".
 
Post tia redakto de neregistrita uzanto, li aŭ ŝi ricevas la averton ke tiu versio bezonas ankoraŭ revizion. Tamen, li aŭ ŝi mem povas vidi sian version, dum aliaj neregistritaj uzantoj vidos nur la lastan reviziitan.
 
=== Kiel regi la montron de versio (nur por administrantoj) ===
Administranto povas regi paĝojn kun markitaj versioj per la butono, kiu protektas ankaŭ la paĝon. Tie bonvolu sekvi ligilon je "preferoj pri stabileco estas [[Speciala:Stabilization|konfigureblaj]]"
 
Tie estas jenaj elekteblaj eblecoj :
 
* Por la versio montrita en defaŭta paĝa vido
** La stabila versio; se ĝi ne ekzistas, la nuna versio
** La nuna versio:
* Elektado de stabila versio
** La lasta bonkvalita versio; se ĝi ne ekzistas, la lasta reviziita versio.
** [[Dosiero:Lock-closed.png]] La lasta kontrolita versio
 
== Utilaj paĝoj ==
Linio 90 ⟶ 133:
=== En Esperanto ===
* Post kvin tagoj jam 1300 paĝoj (artikoloj, ŝablonoj kaj dosieroj) estas reviziitaj kaj 24 uzantoj fariĝis reviziantoj.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Specialaĵo:ValidationStatistics|Statistikoj de revizioj]] (statistikoj pri paĝkontrolado por ĉiu nomspaco)
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [[tools:~aka/cgi-bin/reviewcnt.cgi|Utila ilo por revizii statistikon pri reviziitaj artikoloj en la germana vikipedio]] de [[:de:Benutzer:Aka]]
: Tiu ilo ankaŭ proponas <span class="plainlinks">[http://toolserver.org/~aka/cgi-bin/reviewcnt.cgi?lang=german&action=outofdatereviews liston ordigitan laŭ malnoveco de reviziitaj paĝoj]</span> ('''rekomendita''').
* <span class="plainlinks">[http://de.labs.wikimedia.org/wiki/Hauptseite Germana Testwiki kun reviziitaj kaj kontrolitaj versioj]</span>
* [[mw:Extension:FlaggedRevs|Priskribo de la MediaWiki-etendaĵo Flagged Revisions]]
* [[tools:~magnus/deep out of sight.php|Serĉo de reviziitaj versioj en kategorioj kaj subkategorioj]] de Magnus Manske
 
<!--
== Piednotoj ==
<references/>
-->
[[Kategorio:Markitaj versioj|{{PAGENAME}}]]