Cirila alfabeto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 125:
==Duskribismo (digrafio)==
[[Nikola Raŝiĉ]] en sia eseo ''Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo''<ref>Nikola Raŝiĉ, ''Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo'' [2000]. En [[Interlingvo inter lingvoj, Prilingvaj eseoj]], Diversaj aŭtoroj, [[UEA]], [[Roterdamo]], [[2015]]. ISBN 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.</ref> ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la [[skribsistemo]]. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas [[alfabeto]]n kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du [[ortografio]]j, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj ''skizoskribio'' kaj ''skizografio'') same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en [[Balkanio]] ĝis [[Moldavio]] ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la [[araba]]. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en [[Hindio]] ĉefe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de [[Bosnio]] estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura [[diglosio]], kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas ĉefe funkcia.
 
== Notoj kaj fontoj ==
{{referencoj}}
 
== Bibliografio ==