Cirila alfabeto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 1:
== Historio ==
La alfabetoj nomiĝis laŭ Cirilo (Кирилъ/Κύριλλος) el Tesaloniko, kiu tamen kreis ne la unuan cirilan alfabeton ([[Kirilico]]n), sed la pli fruan [[Glagolico]]n.
 
La ekzakta kreinto estas nekonata. Sed oni scias, ke la alfabeto ekestis en [[Bulgario]] dum la 9-a aŭ 10-a jarcento laŭ modelo de la [[greka alfabeto|greka]]. Apude por kelkaj sonoj nekonataj en la greka lingvo glagolicaj literoj aldoniĝis, ekzemple ''Ш'' (Ŝ), ''Ж'' (Ĵ).
 
Erare atribuita al [[Cirilo|sankta Cirilo]] el Tesaloniko, el kiu ĝi prenas ĝian nomon, la unua cirila alfabeto estis kreita dum la 9a kaj 10a jarcentoj surbaze de la majusklaj literoj de la [[greka alfabeto]].
 
La plej frua dokumentita teksto en la cirila alfabeto estas skribaĵo de la bulgara reĝo Samuilo el la jaro 993<ref name=":0" />.
 
Grava ŝanĝo de la cirila alfabeto okazis en 1710, kiam la rusia caro Petro la Granda ordonis uzi novan fasonon kiu estis pli utila por manskribado kaj presado kaj kiun oni komencis nomi "civila fasono", nuntempe uzata en ĉiuj cirilaj alfabetoj. Dum sia historio la cirila alfabetoofte ŝanĝiĝis : multaj literoj malaperis kaj ankaŭ literoj estis inventitaj.
 
== La cirila alfabeto ==
La cirila alfabeto uzata por diversaj lingvoj. Kiam ne aperas prononcindiko, por iu litero en iu lingvo, tio signifas ke la litero ne estas uzata en la menciita lingvo.