Alfabeto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Eurodyne (diskuto | kontribuoj)
e Forigis redaktojn de 94.254.164.46 (diskuto); restarigis al la lasta versio de Alifono
Linio 1:
[[Dosiero:A Specimen by William Caslon.jpg|eta|250px|Alfabeto]]
'''Alfabeto''' (de la nomoj de la du unuaj [[greka]]j literoj ἄλϕα ''alfa'' kaj βῆτα ''beta'') estas aro da [[litero]]j uzataj en iu [[lingvo]]. Ideale, en tiel nomata fonetika skribo, ĉiu litero de alfabeto reprezentas unu [[fonemo]]n (parolsonon), sed tipe ekzistas kombinoj de literoj kiu kune reprezentas unu fonemon. La Esperanta alfabeto nomiĝas '''aboco''' laŭ la tri unuaj literoj a, b, c. Per konvencie fiksita ordo de literoj en la alfabeto ebliĝas laŭalfabeta ordigado de vortoj, ekzemple en [[vortaro]]j.
 
Alfabeto estas la fina paŝo de la evoluo de skriboj, kiu alstrebas redukti la skrib-bildaron al eta aro da signoj: po unu signo, nomata "[[litero]]", por ĉiu [[fonemo]]. Avantaĝo de alfabeto estas ke ĝi facile lerneblas – malavantaĝo, ke vortoj iĝas pli longaj skribe ol pere de [[Vorterosigno|vorterosignaro]] aŭ [[silabaro]].
 
En kelkaj lingvoj la bazaj literoj de la alfabeto povas ricevi [[Diakrita signo|diakritajn signojn]]. Tio ebligas per la sama baza signaro noti pli da sonoj aŭ preventi ambiguecon.
 
== Alfabetoj de la mondo ==
 
Linio 28 ⟶ 35:
* [[Ŝava alfabeto]] (kv)
* [[Tengvaro]] (kv)
 
==Duskribismo==
[[Dosiero:Calle ahmed ganmia tetuan.jpg|210px|thumb|Dualfabeta signalo en [[araba]] kaj [[hispana]] el kolonia epoko en [[Tetuano]].]]
[[Nikola Raŝiĉ]] en sia eseo ''Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo''<ref>Nikola Raŝiĉ, ''Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo'' [2000]. En [[Interlingvo inter lingvoj, Prilingvaj eseoj]], Diversaj aŭtoroj, [[UEA]], [[Roterdamo]], [[2015]]. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.</ref> ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la [[skribsistemo]]. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas alfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du [[ortografio]]j, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj ''skizoskribio'' kaj ''skizografio'') same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en [[Balkanio]] ĝis [[Moldavio]] ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la [[araba]]. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en [[Hindio]] ĉefe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de [[Bosnio]] estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas ĉefe funkcia.
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
 
== Vidu ankaŭ ==
Linio 37 ⟶ 51:
* [[Konsonanta alfabeto]]
* [[Unikodo]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj
|commons = Alphabet
|wikiquote = Alfabeto
}}
* {{ReVo|alfabe|alfabeto}}
* [http://omniglot.com/writing/alphabets.htm Alphabets] ĉe omniglot.com
* [http://www.wam.umd.edu/~rfradkin/alphapage.html Evolution of Alphabets] ĉe www.wam.umd.edu
 
[[Kategorio:Alfabeto| ]]
[[Kategorio:Skribo]]