Bajkalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 111:
=== Geologio ===
[[File:Yeniseirivermap.png|thumb|dekstre|La baseno de la rivero [[Jenisejo]], kiu inkludas la lagon Bajkalo.]]
Ĝis nun daŭras disputoj pri kiel aperis Bajkalo, ĉu rezulte de malrapidaj kaj neeviteblaj transformiĝoj aŭ pro terurega katastrofo, kiu kaŭzis disfendaĵon en la [[tera krusto]]. Sciencistoj taksas la aĝon de la lago je 25-30 milionoj da jaroj. Ordinare lagoj ekzistas dum 10-15 mil jaroj, kaj poste pleniĝas je sedimentaĵoj kaj malaperas de sur la tervizaĝo.

Bajkalo havas neniajn indicojn pri eventuala maljuniĝo, kiajn havas multaj lagoj en la mondo. Male, sciencaj esploroj inspiris [[geofiziko|geofizikistojn]] hipotezi, ke Bajkalo estas naskiĝanta [[oceano]]. Tion pli pruvas ankaŭ tio, ke ĝiaj bordoj disiras je ĉ. 2 centimetroj ĉiun jaron, similante al disirado de la kontinentoj [[Afriko]] kaj [[Sud-Ameriko]].
 
En [[1862]] pro dekpoenta tertremo en la [[nordo|norda]] parto de la [[rivera delto|delto]] de la rivero Selenga subakviĝis terareo je 200&nbsp;km<sup>2</sup> kun 6 [[vilaĝo]]j (burjate ''ulus''-oj), kie estis loĝintaj 1300 homoj. Tiel aperis la [[golfo]] ''Proval'' (kio signifas disfendaĵo).