Komunista Partio de Germanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 42:
En la okupataj zonoj de [[Usono]], [[Britio]] kaj [[Francio]] (kiu poste iĝis Okcidenta Germanio), unuiĝo de la partio KPD kun la grupiĝo ''Freunde der sozialistischen Einheit'' al nova partio ''Sozialistische Volkspartei'' (Socialista popola partio) estis malpermesata de la tri okupaj ŝtatoj. La KPD estis reprezentata de parlamentanoj en la unua demokratie elektita parlamento de la [[Bundestag]], kies anoj estis elektitaj por oficperiodo de 1949 ĝis 1953. En 1956, KPD malpermesiĝis en okcidenta Germanio laŭ la juĝo de [[Federacia Konstitucia Kortumo de Germanio]]. La Kortumo juĝis ke ideologioj kaj politikaj celoj de KPD kontraŭis Bazan Juron de FRG (Nuna Konstitucio de Germanio). Kune kun malpermeso de dekstra-ekstremisma partio "Socialista Regna Partio", La malpermeso de KPD estis grava okazo en politika historio de Germanio.
 
Dum la protestoj de 1968, iuj eksaj membroj de la partio en Germanio fondis novan komunistan partion kun la nomo [[Germana Komunista Partio]] (mallongigite do DKP). Krome dum la sekvaj jaroj diversaj etaj komunistaj grupiĝoj novfondiĝis, el kiuj pluraj havis la memdifinon esti la posteuloj de la eksa partio KPD. Post la reunuiĝo, DKP fariĝis tutgermana partio.<ref>Ĝia programo, decidita en aprilo 2006, ekzistas en Esperanto:
''Daŭrigo de la Manifesto. Moderna poziciiĝo de komunista partio. La programo de la Germana Komunista Partio DKP'', kun antaŭparolo de [[Helmut Dunkhase]], elgermanigita de [[Vilhelmo Lutermano]], [[Monda Asembleo Socia]] (MAS), 63 paĝoj, ISBN 978-2-918300-54-0.</ref>
 
=== Post [[Germana reunuiĝo|Reunuiĝo]] (Ekde 1990) ===
Malgraŭ severaj atakoj, precipe bazita sur la aserto, ke certa persono laboris por la sekreta servo de la GDR ([[Stasi]]), la partio estis tre sukcesa sur la niveloj de komunumoj kaj distriktoj. Ĝi havas urbestrojn kaj centon da deputitoj.
 
La akcepto en la malnovaj federaciaj landoj (do, en la okcidenta Germanio) ne estis granda kaj la partio tie ne sukcesis trasaltig la barilon de 5 % de la voĉoj, kio ĝenerale estas necesa por ricevi parlamentanojn. Tion sukcesis la okcidentgermana partio [[WASG]], kiu ekestis el eksaj socialdemokratoj kaj verduloj, kiuj estis malkontentaj pri la politiko de la Socialdemokrata Partio (SPD), precipe en temoj de paco (partopreno de Germanio en militoj en Afganio kaj Balkanio), ekologio (atomenergio) kaj socio (leĝaro Hartz kaj la kresko de la nombro de mizeruloj).
 
La [[Germana Komunista Partio]] (''Deutsche Kommunistische Partei'') post la reunuiĝo fariĝis tutgermana partio.<ref>Ĝia programo, decidita en aprilo 2006, ekzistas en Esperanto:
Daŭrigo de la Manifesto. Moderna poziciiĝo de komunista partio. La programo de la Germana Komunista Partio DKP, kun antaŭparolo de [[Helmut Dunkhase]], elgermanigita de [[Vilhelmo Lutermano]], [[Monda Asembleo Socia]] (MAS), 63 paĝoj, ISBN 978-2-918300-54-0.</ref>
 
== Referencoj ==