8-a de septembro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: primilitaj eventoj en 1940
Linio 36:
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1939]]: [[Invado en Pollandon|La oka tago de la germana-pola milito]]: germanaj aviadiloj [[bombo|bombis]] [[Janów Lubelski]] - pereis pli ol 200 civiluloj; batalo de [[Lodzo]] finiĝis - germana armeo eniris Lodzon kaj [[Inowrocław]]; bone organizita defendo de [[Varsovio]] - danke al generalo Walerian Czuma - permesis reĵeti germanan atakon de la 4-a Kirasita [[Divizio]] kun ties grandaj perdoj en [[Ochota]] kaj [[Wola (administra parto de Varsovio)|Wola]]; kreiĝis [[Armeo]] "Warszawa" sub komando de [[generalo]] Juliusz Rómmel; marŝalo [[Edward Rydz-Śmigły]] decidis krei defendlinion laŭ la [[rivero]]j [[Okcidenta Bugo|Bugo]]-[[Vistulo|Wisła]]-San; unuoj de [[Wehrmacht]] pafmortigis, pikis per [[bajono]]j aŭ vivbruligis: en [[Będzin]] ĉ. 200 [[judoj]]n, en [[Iłża]] pli ol 100 personojn, en [[Lipsko]] 80 judojn vivbruligis en [[sinagogo]] murdante ankaŭ en 26 aliaj lokoj, krome en Ciepielów pafmortigis pli ol 450 polajn [[militkaptito]]jn kaj en du aliaj lokoj 65; germanaj regopovoj likvidis en [[Libera Urbo Dancigo]] ĉiujn polajn [[lernejo]]jn
** [[1940]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] pafmortigis en vilaĝo Rychwałd 25 malliberulojn, alveturigitaj de [[Tarnów]]; en germana koncentrejo [[Aŭŝvico]] pereis pastro Marian Morawski, [[jezuitoj|jezuito]] kaj [[profesoro]] de [[Jagelona Universitato]] - lia frato pereis dum bombado de Varsovio
** [[Nov-Jorko]]: "Nowy Świat" citis opinion de franca generalo Pretel pri la franca kampanjo: ''Se la franca komandantaro disponus nur pri dek [[divizio]]j samvaloraj kiel la polaj, tiam ne okazus la franca malvenko''
** [[1941]]: En [[Varsovio]] aperis [[konspiro|konspira]] revuo "Myśl Państwowa" (Ŝtata Penso) - eldonata ĝis 1944
** [[Londono]]: pola [[episkopo]] Józef Gawlina eldonis ''[[paŝtistaj epistoloj|Paŝtistan Epistolon]] al [[poloj]] [[deportado|deportitaj]] al [[Sovetunio]]'' en kiu konstatis: ''Eĉ la daŭranta [[bombo|bombado]] de Londono, dum kiu kune kun [[anglo]]j dum tiom da monatoj ni spertis germanan [[teroro]]n, ŝajnis por ni nenio kontraŭ viaj turmentoj''; [[Dinastio Karađorđević|la lasta reĝo de Jugoslavio]] ekvizitis por 3 tagoj taĉmentojn de la Unua Pola Korpuso en [[Skotlando]]; [[Britio]] kune kun [[BBC]] iniciatis "Semajnon de testuda laboro" en [[okupado|okupataj]] landoj de [[Eŭropo]]; germana [[Sieĝo de Leningrado]] komenciĝis - dum 2,5 jaro mortis pro [[malsatego]] 1,5 mln da loĝantoj