CryptoNote: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ligata (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Ligata (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 29:
La ĉefa diferenco inter la du teknologioj estas, ke bitmono (kaj la plimulto da ciferecaj valutoj) estas pli travidebla ol CryptoNote-bazitaj valutoj; la blokĉeno de CryptoNote estas preskaŭ anonima, kontraŭe al ne-CryptoNote-aj blokĉenoj. CryptoNote-valutoj uzas distribuitan publikan registron, kiu registras ĉiujn saldojn kaj transakciojn, samkiel bitmono. Malsame ol bitmono, la transakcioj de CryptoNote ne povas esti spuritaj tra la blokĉeno por riveli kiu sendis aŭ ricevis monerojn. La proksimuma kvanto de transakcio povas esti konata, sed la origino, destino, aŭ reala kvanto ne povas esti lernita. La nura informo havebla estas, ke la reala kvanto estis pli malalta ol la montrita kvanto. La nuraj homoj kun aliro al la tuta aro de datumo pri transakcio estas la sendinto kaj ricevinto de la transakcio kaj la persono, kiu posedas unu aŭ ambaŭ sekretajn ŝlosilojn.
 
Alia grava diferenco estas la haketa laborpruva algoritmo. Bitmono uzas SHA256, kiu estas CPU-ligita funkcio. Tio signifas ke partoprenantoj (fosantoj) estas nur limigitaj per siaj kalkulaj rapidoj kaj do estas relative malmultekoste krei aplikaĵ-specifan integritan cirkvitan (ASICan) aparaton, kiu superpasus ordinaran komputilon laŭ poaj haketosolvoj en unuo de mono. CryptoNote uzas la memor-ligitan funkcion [[CryptoNote#Egalitarian proof of work|CryptoNight]], kiu ne povas esti facile ĉenstablumita.
 
La CryptoNote-a kodo ne estis forkita el la bitmona, do ĝi ankaŭ havas malsamajn internajn algoritmojn, ekzemple por rekalkulo de malfacilec-nivelo aŭ nova blokograndeco.