Germanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 142:
 
Je la fino de la mezepoko, ĉirkaŭ [[1500|1500 p.K.]], la tiel nomata ''[[Sankta Romia Imperio|Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco]]'', la tiutempe unuiĝinta [[Unua Germana Regno]] kaj la posta orientfranka regno, konsistis el centoj da pli malgrandaj ŝtatoj. Sed ĝi estis nur loza lando, ĉar la princoj kaj reĝoj de la subŝtatoj ankoraŭ havis multe da politika potenco.
 
La ''[[Ostsiedlung]]'' (laŭvorte orienta setlado), nome '''Germana orienta etendo''', estis la mezepoka orientena migrado kaj setlado de German-parolantoj el la [[Sankta Romia Imperio]], speciale el ties sudaj kaj orientaj partoj, al malpli loĝataj regionoj de orienta [[Centra Eŭropo]] kaj okcidenta [[Orienta Eŭropo]]. La koncerna areo proksimume etendis el [[Slovenio]] en la sudo al [[Estonio]] en la nordo, kaj etendis en [[Transilvanio]]n sudoriente. Parte, ''Ostsiedlung'' sekvis la teritorian etendon de la Imperio kaj de la [[Teŭtona Ordeno]].
 
La [[Germana Renesanco]], parto de la Norda [[Renesanco]], estis kultura kaj arta movado kiu etendis inter germanaj pensuloj en la 15a kaj 16a jarcentoj, kiu originiĝis en la Itala Renesanco. Multaj areoj de artoj kaj sciencoj estis influitaj, ĉefe pro la etendo de la Renesanca humanismo al variaj germanaj ŝtatoj kaj princlandoj. Estis multaj avancoj faritaj ĉe la disvolvigo de novaj teknikoj en la kampoj de arkitekturo, artoj kaj sciencoj. Germanio produktis du antaŭenigojn kiuj hegemonios en la 16a jarcento tra tuta Eŭropo: [[presarto]] kaj [[Protestanta Reformacio]].