Vikipedio:Ignoru regulojn: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Surfo (diskuto | kontribuoj) poluris la trian alineon |
Surfo (diskuto | kontribuoj) poluris |
||
Linio 4:
Se regulo malhelpas vin plibonigi paĝon, '''ignoru ĝin''' kaj [[Vikipedio:Kiel redakti paĝon|eklaboru]].
Vi ne bezonas legi iujn regulojn antaŭ ol kontribui al Vikipedio. Se vi agas prudente, vi ofte pravas. Se vi tamen malpravas kaj ne estas malica, restu trankvila. Eĉ la plej malbonajn erarojn oni povas facile korekti: ĉiam ekzistas la malnovaj versioj de la paĝo kaj eblas tian restarigi. Se ni ne konsentas pri viaj ŝanĝoj, ni pripensu kaj afable diskutu la aferon. Do, [[Vikipedio:Redaktu kun kuraĝo|redaktu kuraĝe]] kaj ĝuu vian laboron por konstrui la liberan enciklopedion.
Malgraŭ sia nomo, la konsilo ''“Ignoru la regulojn”'' ne eksvalidigas la aliajn regulojn. Ĝi estas donita por ke la aliaj reguloj ne malhelpu nian laboron, la konstruadon de libera enciklopedio. Reguloj plene malgravas kompare kun tiu celo. Se regulo helpas atingi la celon, estas bone. Se ĝi ĝenas en tio,
''“Ignoru la regulojn”'' ne signifas, ke ĉia ago estas prava – ne temas pri senlima rajtigo. Rompanto de regulo devas klarigi, kiel ties ago plibonigas la enciklopedion, kiam aliaj kontestas ĝin. Se ekestas konflikto, la signifon de “plibonigo” oni decidu per komuna interkonsento.
''“Ignoru la regulojn”'' ne estas liberigo de respondeco. Vi daŭre respondecas pri via agado kaj pri ĝiaj antaŭvideblaj efikoj al la enciklopedio kaj al ties aliaj redaktantoj.
▲"Ignoru regulojn" ne estas invito por uzi Vikipedio kontraŭ la celo de konstruado de libera enciklopedio. Vidu: [[Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas|Kio Vikipedio ne estas]].
== Vidu ankaŭ ==
|