Duetilamino: Malsamoj inter versioj

kemia kombinaĵo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{Tabela informkesto|Informkesto kemia substanco}} {| class="wikitable floatright" width=30% |-style="background: green; color: white" |colspan="2" style="text-align: center;"|<b...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:51, 8 sep. 2017

Duetilamino
Plata kemia strukturo de la
Duetilamino
Tridimensia kemia strukturo de la
Duetilamino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Etil-etanamino
Kemia formulo
C4H11N
CAS-numero-kodo 109-89-7
ChemSpider kodo 7730
PubChem-kodo 8021
Merck Index 15,3122
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora brulema koroda likvaĵo kun fiŝodoro
Molara maso 73139 g·mol-1
Denseco 0.7074g cm−3
Fandpunkto -49.8 °C
Bolpunkto 54.8 °C
Refrakta indico  1,3864
Ekflama temperaturo -23 °C
Memsparka temperaturo 290 °C
Acideco (pKa) 11.02
Solvebleco Akvo:Tute solvebla
Mortiga dozo (LD50) 540 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
06 – Venena substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H301, H301+311+331, H302, H311, H312, H314, H318, H331, H332, H335[1]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P260, P261, P264, P270, P271, P280, P301+310, P301+312, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+312, P304+340, P305+351+338, P310, P311, P312, P321, P330, P361, P363, P370+378, P403+233, P403+235
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Duetilamino estas estas sekundara organika amino kie du etilaj grupoj (-CH2-CH3) anstataŭas du hidrogenatomojn en la amina grupo (NH2). Ĝi estas senkolora brulema koroda likvaĵo kun fiŝodoro, miksebla kun akvo, etanolo, kloroformo, etero kaj karbona tetraklorido.

Ĝi estas irita kaj toksa substanco, koroda al okuloj kaj haŭto. Ĝiaj vaporoj estas pli densaj ol aero kaj dum brulado ĝi eligas toksajn nitrogenajn oksidojn. Duetilamino uzatas kiel korodo-inhibanto. Ĝi same uzatas en la produktado de kaŭĉuko, rezinoj, farboj kaj farmaciaĵoj.

Ĝi estas deirmaterialo por la produktado de la duetilamido de la lizergata acido. Duetilamino estas malforte toksa sed ĝiaj vaporoj kaŭzas efemerajn vidado-perturbojn.

Sintezo

Sintezo 1

  • Etilamino estas preparata per agado de la etanolo sur amoniako en ĉeesto de katalizilo:
CH3CH2OH + NH3 → CH3CH2NH2 + H2O

Sintezo 2

  • Duetilamino estas preparebla per interagado de la etilamino kaj etanolo
CH3CH2NH2 + CH3CH2OH → (CH3CH2)2NH + H2O

Sintezo 3

  • Trietilamino estas preparebla per interagado de la duetilamino kaj etanolo
(CH3CH2)2NH + CH3CH2OH → (CH3CH2)3N + H2O

Sintezo 4

2C2H5I + 3NH3 → (C2H5)2NH + 2NH4I

Reakcioj

Reakcio 1

  • Duetilamino reakcias kun klorida acido por doni duetilaminan kloridon:
(C2H5)2NH + HCl → (C2H5)2NH2Cl.

Reakcio 2

  • Duetilamino reakcias kun acetata acido por doni duetilaminan acetaton:
(C2H5)2NH + H3C-COOH → (C2H5)2NH2.H3C-COOH.

Reakcio 3

  • Duetilamino reakcias kun nitroza acido donante nitrozan duetilaminon kaj akvon.
(C2H5)2NH + HNO2 → (C2H5)2N-NO + H2O

Reakcio 5

  • Duetilamino reakcias kun karbona dusulfido en alkala medio donante duetil-dutiokarbamatojn:
(C2H5)2NH + CS2 + KOH → (C2H5)2NC(S)SK + H2O

Reakcio 6

  • Duetilamino reakcias kun litia butanoato donante litian duetilaminon kaj butanon:
(C2H5)2NH + LiC4H9 → (C2H5)2NLi + C4H10

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj