Helpo:Kategorio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Kategorioj''' en [[Vikipedio]] estas sistemo, kiu ebligas kunigi artikolojn, tiel ke legantoj povas facile retrovi rilatajn temojn. Kategorioj povas mem esti subkategorioj de aliaj kategorioj, tiel ke la uzanto povas navigi tra la enciklopedio laŭ strukturo, kiu aspektas kiel branĉaro de arbo. Tio ĉi faciligas al la uzantoj trovi difinitajn temojn, eĉ se ili ne scias, kiuj artikoloj ekzistas aŭ kiel ili precize nomiĝas.
 
La Vikipedio ebligas la kategoriigon de artikoloj. Por eviti ĥaoson, vi sekvu la ĉi-sube menciitajn
regulojn pri uzado de kategorioj.
 
== Kiel kategorioj funkcias? ==
La aldono de <tt><nowiki>[[Kategorio:Nomo]]</nowiki></tt> en la teksto de iu ajn redaktebla paĝo kaŭzas la aldonon de tiu paĝo al la kategorio ''Nomo''. Tiu ĉi ligilo ne aperos en la sama loko en la teksto, sed en la kesto "Kategorioj" fine de la paĝo. Kiam oni alklakas tiun ligilon, oni atingos paĝon, kiu nomiĝas "Kategorio:''Nomo''" – la ligilo estos [[WP:REDLINK|ruĝa]] ĝis kiam ĝi estos kreita. Konvencie tiuj ''kategorio-deklaroj'' estas metitaj fine de la artikolo, sed antaŭ la ŝablonoj ĝermo, polurenda kaj similaj (kiuj mem kreas kategoriojn).
 
La ''kategorio-paĝo'' mem (tio estas paĝo en la nomspaco ''Kategorio:'') estas normale redaktebla paĝo, sed havas specialan econ: ĝi listigas ĉiujn artikolojn, kiuj estis metitaj en la kategorio. Se iuj el tiuj paĝoj mem estas kategorio-paĝoj, ili estos konsiderataj ''subkategorioj''. Tiuj ĉi aperos unue. Ĉiu ordinara teksto, kiu estas aldonita al la kategorio-paĝo, aperos supre de la kategorioj.
 
Se vi deziras krei normalan ligilon al kategorio-paĝo, aldonu dupunkton antaŭ la vorton "Kategorio", ekzemple <tt><nowiki>[[:Kategorio:Muziko]]</nowiki></tt>, kiu aspektos kiel [[:Kategorio:Muziko]]. Tiaj ligiloj ''ne'' aldonas la koncernan paĝon al kategorio.
 
== La du bazaj specoj ==
Ekzistas du specoj de kategorioj, kiuj teknike estas samaj, sed enhave malsamaj:
* '''temo-kategorioj''' – tiuj ĉi enhavas artikolojn pri difinita temo, ekzemple la [[:Kategorio:Muziko]] enhavas artikolojn, kiuj rilatas al muziko, kiel [[Koncerto]], [[Melodio]]. La nomoj de tiaj kategorioj estas singularaj (vidu ankaŭ [[Vikipedio:Nomoj de kategorioj]]).
* '''listo-kategorioj''' – tiuj ĉi enhavas artikolojn, kies subjektoj estas ĉiuj anoj de difinita aro; ekzemple la [[:Kategorio:Muzikistoj]] arigas artikolojn pri la aro "Muzikistoj". La nomoj de tiaj kategorioj estas ĉiam pluralaj (vidu ankaŭ [[Vikipedio:Nomoj de kategorioj]]).
Se la artikoloj de unu kategorio logike ankaŭ apartenas al alia kategorio, tiam la unua kategorio iĝas subkategorio de la dua. La jam citita ekzemplo [[:Kategorio:Muzikistoj]] estos do subkategorio de la [[:Kategorio:Muziko]]. Normale ''listo-kategorioj'' estas subkategorioj de ''temo-kategorioj'', kaj preskaŭ neniam inverse.
 
== Kiam uzi kategoriojn ==
Grupigu artikolojn en kategoriojn, se tiaj kategorioj povas esti utilaj por legantoj de tiuj artikoloj. Ekzemplo:
 
:Artikolo: <nowiki>Tokipono</nowiki>
Linio 28:
 
* Ĉu eblas priskribi tiun kategorion per kelkaj alineoj (aŭ pli) da teksto?
* Ĉu la rilato inter la temo de la artikolo kaj la temo de la kategorio estas klare menciita en la artikolo? T.e., se vi irus de la kategorio al la artikolo, ĉu estus memevidente, kial ĝi troviĝis tie?
 
Se la respondo al ajna el tiuj demandoj estas nea, tiam kategorio verŝajne ne estas taŭga rimedo.
Linio 34:
Uzu kategoriojn por priskribi la temon aŭ la liston, sed ne la formon. Biografia artikolo pri difinita persono ekzemple ''ne'' aperu en la [[:Kategorio:Biografioj]] sed en [[:Kategorio:Flandraj pentristoj]], [[:Kategorio:Usonaj verkistoj]] kaj simile.
 
== Sinsekvo de la kategorioj ==
La sinsekvo de la kategori-indikoj en artikolo ne estu alfabeta, sed laŭ graveco. La plej esencaj venas unue, la plej ĝeneralaj, ekzemple [[:Kategorio:Naskiĝintoj en 1946]] fine.
 
== Subkategorioj ==
Kvankam ne ekzistas limo pri la kvanto da artikoloj en kategorio, indas krei subkategoriojn. Ekzemple se la kategorio [[:Kategorio:Politikistoj]] iĝas tro granda, indas krei subkategoriojn ekzemple laŭ landoj, kiel [[:Kategorio:Usonaj politikistoj]], [[:Kategorio:Hispanaj politikistoj]].
 
== Apartaj reguloj ==
=== Uzu la plej specifan ===
* Oni ja rajtas meti artikolon en plurajn kategoriojn, sed
* Oni ĉiam uzu la plej specifa(j)n, ekz.: [[Karbono]] estu metita en [[:Kategorio:Kemiaj elementoj]], sed ne en [[:Kategorio:Kemio]], ĉar ''Kemiaj elementoj'' estas sub-kategorio de ''Kemio''.
 
=== Ĉefartikoloj ===
* Artikoloj kun la sama nomo kiel kategorio estu metataj en tiun kategorion, t.e. [[Himenopteroj]] estu en [[:Kategorio:Himenopteroj]], ne en [[:Kategorio:Insektoj]]. Plej bone, ili estu enmetataj jene: '''<nowiki>[[Kategorio:Himenopteroj| ]]</nowiki>'''. Tiel ili montriĝos kiel la unuaj artikoloj en la kategori-paĝo. (Bv.&nbsp;priatenti la spacon inter la''' '|' '''kaj la''' ']]''''.)
* Helpe de la ŝablono '''<nowiki>{{PliPri}}</nowiki>''' en la kategoria paĝo mem, oni kreas la enkondukan frazon ''"La ĉefa artikolo por ĉi tiu kategorio estas ''Nomo''."'' rekte sub la kategoria titolo, antaŭ la listo de subkategorioj kaj paĝoj.
 
===Profesioj Sekso ===
Multaj kategorioj temas pri homoj de certa profesioindividuoj, ekzemple [[:Kategorio:Aktoroj]]. Oni ne kreu kategoriojn, kiuj dividas iun profesion laŭsekse. Ekz-eEkzemple ne kreu kategorion depor viraj aktoroj kaj ankaŭ ne por aktorinoj. TamenOni onitamen ja rajtas krei [[Vikipedio:Listoj|liston]] de [[Listo de viraj aktoroj|viraj aktoroj]] aŭ [[Listo de aktorinoj|aktorinoj]]. Unu el la malmultaj esceptoj estas la [[:Kategorio:Reĝinoj]]. Ĉar "reĝino" en Esperanto havas du signifojn, (1) virino kiu reĝas, kaj (2) la edzino de iuj reĝoj, la unua logike aperu sub la [[:Kategorio:Reĝoj]], la dua sub [[:Kategorio:Reĝinoj]]
 
=== Ordigaj ŝlosiloj ===
La kategorioj estas ordigitaj komputile laŭ la nomo de la artikolo. Sed ofte tion oni ne deziras. Se oni aldonus en la artikolo "Peter Paul Rubens" simple la kategorion <nowiki>[[Kategorio:Flandraj pentristoj]]</nowiki>, tiam Rubens en la indeksoj ne aperus sub R, sed sub P, la unua litero de Peter. Por eviti tion, oni aldonu ''ordigan ŝlosilon'' en la jena formo:
<pre><nowiki>[[Kategorio:Flandraj pentristoj|Rubens, Peter Paul]]</nowiki></pre>
 
==== DEFAULTSORT ====
 
<!-- Mi enmetas tiun vorton, ĉar antaŭe ĝi ne estis trovebla pere de la serĉilo. Se vi forigas, bv. zorgi, ke serĉado de "defaultsort" montras ĉi tien. Lu Wunsch-Rolshoven -->
 
Linio 68 ⟶ 67:
<!--La sekvo de tiu ĉi artikolo baziĝas grandparte sur la regularo de la angla Vikipedio-->
 
==== Specialaj okazoj ====
* Ordiga ŝlosilo ne komenciĝu per minusklo. Ekzemple por la artikolo "Nicolaes van Verendael" oni ne uzu la ordigan ŝlosilon
<pre><nowiki>[[Kategorio:Flandraj pentristoj|van Verendael, Nicolaes]]</nowiki></pre>
sed
<pre><nowiki>[[Kategorio:Flandraj pentristoj|Van Verendael, Nicolaes]]</nowiki></pre>
 
* Se artikoltitolo enhavas supersignojn, oni ne rajtas uzi tiujn supersignojn en la ordiga ŝlosilo. Ekzemple
<pre><nowiki>[[Kategorio:Francaj verkistoj|Céline, Louis-Ferdinand]]</nowiki></pre>
metus la aŭtoron malantaŭ la aŭtoroj Cocteau kaj Crevel, ĉar la litero ''é'' en Unikodo aperas post ''z''. Se anstataŭe oni uzas
<pre><nowiki>[[Kategorio:Francaj verkistoj|Celine, Louis-Ferdinand]]</nowiki></pre>
la alfabeta ordigo estas ĝusta, ĉar en la franca e kaj é estas ordigitaj same. Se tamen en difinita nacio (ekzemple la islanda aŭ ĉeĥa) oni ne ordigas literojn kun aŭ sen diakritoj same (ekzemple en la islanda Á venas post A), oni povas uzi la "z-trukon" kaj aldoni minusklan z por ordigi la personon ĝuste. Ekzemple
<pre><nowiki>[[Kategorio:Islandaj politikistoj|Áki Jakobsson]]</nowiki></pre>
Linio 83 ⟶ 82:
<pre><nowiki>[[Kategorio:Islandaj politikistoj|Azki Jakobsson]]</nowiki></pre>
metas lin en la ĝusta loko.
* Se artikolo estas ĉefa en iu kategorio, ekzemple [[Himenopteroj]] en la [[:Kategorio:Himenopteroj]], prefere ĝi tie aperu kiel unua. Tion oni atingas per unu spaco inter la vertikala streko '|' kaj la krampoj ']]':
<pre><nowiki>[[Kategorio:Himenopteroj| ]]</nowiki></pre>
 
==== Reguloj por difinitaj nacioj ====
La plej ofta ordiga sistemo estas ''|Familia Nomo, Persona Nomo'', sed ekzistas kelkaj esceptoj kaj specialaj okazoj:
* Flandraj nomoj konsistantaj el pluraj elementoj estas ordigitaj kvazaŭ ili konsistus nur el unu elemento. Ekzemple Jan van den Bergh, Jan vanden Bergh kaj Jan Vandenbergh ĉiujn ordigu jene: <pre><nowiki>{{DEFAULTSORT:Vandenbergh, Jan}}</nowiki></pre>
* Germanaj nomoj, kiuj komenciĝas per ''von'', estas ordigitaj sub la ĉefa elemento. Ekzemple Otto von Guericke: <pre><nowiki>{{DEFAULTSORT:Guericke, Otto Von}}</nowiki></pre>
* Hispanaj nomoj, kiuj komenciĝas per ''de'', estas ordigitaj sub la ĉefa elemento. Ekzemple Miguel de Cervantes: <pre><nowiki>{{DEFAULTSORT:Cervantes, Miguel De}}</nowiki></pre>
* Islandaj nomoj estas ordigitaj laŭ la persona nomo. Ekzemple Árni Böðvarsson: <pre><nowiki>{{DEFAULTSORT:Arni Bodvarsson}}</nowiki></pre>
* Italaj nomoj, kiuj komenciĝas per ''Di'', estas ordigitaj sub Di. Ekzemple Giuseppe Di Stefano: <pre><nowiki>{{DEFAULTSORT:Di Stefano, Giuseppe}}</nowiki></pre>
* Katalunaj nomoj, kiuj konsistas el du ĉefelementoj, estas ordigitaj sub la unua. Ekzemple: Òscar Puig i Cánovas: <pre><nowiki>{{DEFAULTSORT:Puig I Canovas, Oscar}}</nowiki></pre>
* Nederlandaj familiaj nomoj konsistantaj el pluraj elementoj estas ordigitaj laŭ la ĉefa elemento. Ekzemple Vincent van Gogh: <pre><nowiki>{{DEFAULTSORT:Gogh, Vincent Van}}</nowiki></pre>
 
==== Aliaj esceptoj ====
* Sufiksoj kiel "Jr." or "III" aperu tute en la fino de la ordigilo, do Robert J. Smith Jr. aperu kiel <pre><nowiki>{{DEFAULTSORT:Smith, Robert J., Jr.}}</nowiki></pre>
* Signoj kiel apostrofo aŭ dupunkto (sed ne ligstrekoj) devas esti forigitaj el la ordigilo. Ekzemple: Aldo de' Giorgi: <pre><nowiki>{{DEFAULTSORT:De Giorgi, Aldo}}</nowiki></pre>
* La unua litero de ĉiu elemento estu majuskla, kaj ĉiuj postaj literoj minusklaj, sendepende de la ĝusta literumo de la nomo. Ekzemple Lena D'Água aperu kiel <pre><nowiki>{{DEFAULTSORT:Dagua, Lena}}</nowiki></pre>
* La prefikso Mc estu ordigita sub Mac. Ekzemple John McCain: <pre><nowiki>{{DEFAULTSORT:MacCain, John}}</nowiki></pre>
 
==== Ordigo per ŝablonoj ====
Pluraj ŝablonoj inkluzivas kategori-deklarojn. Tio ne estas rekomendinda. Tiu tekniko ofte kaŭzas miskategoriigon aŭ kaŭzas, ke la kategorioj aperas en nedezirata vicordo. Krome povas ekesti senfinajn iteraciojn. Tamen la tekniko ja estas bonvena por simplaj ŝablonoj kiuj rilatas al difinitaj projektoj, ekzemple polurindaj artikoloj. Notu ankaŭ, ke la ŝanĝo de kategorio ene de ŝablono, ne tuj ŝanĝas la kategoriojn de la artikoloj, kiuj uzas la ŝablonon. Necesos redakti ilin unu post la alia por efektivigi la deziratan ŝanĝon.
 
Linio 110 ⟶ 109:
Pliaj informoj troviĝas en la paĝo pri [[Helpo:Kunigi_paĝojn#Kiel_kunigi_kaj_alinomigi_kategoriojn|kunigo de paĝoj]].
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Vikipedio:Nomoj de kategorioj]]
* Pli kompletan helpon legu je [[:meta:Help:Category|Help:Category]] {{en}}