La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 21:
* [[Bo Sandelin]], ''De la germana al la angla en sveda ekonomiko''; tiu verkaĵo analizas kiel la [[germana lingvo]] perdis uzadon en la fako [[ekonomiko]] en universitatoj de [[Svedio]] laŭlonge de la 20a jarcento favore al la angla. Startante el hegemonia situo fine de la 19a jarcento, kiam plej svedaj universitatanoj venis al Germanio, oni analizas statistike la lingvojn de bibliotekaj libroj, la lingvon de doktoraj disertacioj, la lingvon de cititaj verkoj, kaj la lingvon de instruado, ekzemple de [[lernolibro]]j. Ĉiuj parametroj donas saman rezulton, ke la germana komencis perdi sian pozicion ĉirkaŭ la 1920-aj jaroj kaj ĉio pluiĝis dum la jarcento, ke la angla anstataŭis ne nur la germanan sed nun eĉ hegemonias super la [[sveda]]. La historiaj okazaĵoj de la [[Unua Mondmilito]] kaj de la [[Dua Mondmilito]] pliakriĝis tiun evoluon, sed ne estis tiom gravaj faktoroj. Ankaŭ ludis gravan rolon la anstataŭo de la historia skolo de germana deveno per la dedukta teoria rezonado plej uzata en usonaj universitatoj.
* [[Dalibor Brozović]], ''La angla kaj Esperanto: pripensoj pri la estonteco''; estas malgranda eseeto aŭ artikolo pri la duboj ĉu finfine la [[angla]] jam estos la internacia lingvo porĉiame, konsiderinte ke jam la germana perdis tiun postenon en la centro de Eŭropo; el tio oni aliras al konataj argumentoj favore al Esperanto.
* [[István Ertl]], ''Esperanto kaj Eŭropa Unio: ĉu miraĝo, ĉu perspektivo?''; la aŭtoro analizas la eblojn de Esperanto iam estis iel agnoskita de [[Eŭropa Unio]]. Li komentas la rolojn de [[EEU]], de [[EDE]], de la identeco de Esperantistoj, ties kontraŭojn al la angla, ties manko de sufiĉa [[terminologio]], ties neprofesiecon, ktp. La aŭtoro konsideras la malprobablajn eblojn ke Esperanto estu iel akceptata, ekazemple kiel lernilo, kiel pontolingvo aŭ por interŝanĝoj. Por tio necesas plivastigo de la komunumo, plifortigo de infrastrukturoj kaj tradukoj.
* [[Michele Gazzola]], ''Lingva diverseco kaj la internaciigo de la universitatoj en Eŭropo'',
* [[A. Giridhar Rao]], ''Lingvaj homaj rajtoj en Barato. La breĉo inter politiko kaj praktiko'',