La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 23:
* [[István Ertl]], ''Esperanto kaj Eŭropa Unio: ĉu miraĝo, ĉu perspektivo?''; la aŭtoro analizas la eblojn de Esperanto iam estis iel agnoskita de [[Eŭropa Unio]]. Li komentas la rolojn de [[EEU]], de [[EDE]], de la identeco de Esperantistoj, ties kontraŭojn al la angla, ties manko de sufiĉa [[terminologio]], ties neprofesiecon, ktp. La aŭtoro konsideras la malprobablajn eblojn ke Esperanto estu iel akceptata, ekazemple kiel lernilo, kiel pontolingvo aŭ por interŝanĝoj. Por tio necesas plivastigo de la komunumo, plifortigo de infrastrukturoj kaj tradukoj.
* [[Michele Gazzola]], ''Lingva diverseco kaj la internaciigo de la universitatoj en Eŭropo''; la aŭtoro analizas la procezon de integrigo de [[universitato]]j cele al atingo de plej alta kvalito. Tio eblas pere de indikiloj, kio konsistas ĉefe el citaĵoj en angla, kaj de internacia libera moveblo de studentoj, por kies altiro ankaŭ oni proponas kursojn en la angla. Tio kondukas al stato de lingva maljusteco, tio estas, la lingva hegemonio rezultas en avantaĝoj por anglaparolantoj kiuj ne devas fari streĉojn por publikigi, prelegi aŭ elekti vojon al akademia progreso. Redistribuo en lingvo-politiko bezonos reformon en katalogmaniero, konsideron de lingva diverseco, uzadon de lokaj lingvoj, kaj ŝanĝon de sistemo pri [[aŭtoraj rajtoj]] kiuj estu pli multekostaj por anglaparolantoj, kiel kompenso.
* [[A. Giridhar Rao]], ''Lingvaj homaj rajtoj en Barato. La breĉo inter politiko kaj praktiko''; la lingva stato de [[Barato]] estas ege komplika. Ne estas interkonsento pri la ombro de parolataj lingvoj: 415 ĉe ''[[Ethnologue]]'', 299 por lingvisto Annamalai, 122 laŭ la registaro ktp. El tiuj, tre diversaj nombroj estas uzataj en [[amaskomunikilo]]j aŭ [[instrusistemo]], nur 18 en la lastaj jaroj. Estas 18 [[skribsistemo]]j kaj 23 "oficialaj" lingvoj. Estas kelkaj juraj garantioj. Tamen restas minacoj pro malgrandaj nombroj, ekzemple por pli ol 100 endanĝerigitaj lingvoj, minacoj pro religipolitikaj kialoj, ekzemple kontraŭ la [[urdua]], kiel lingvo de islamanoj, sed parolata de pli ol 51 milionoj da parolantoj, kaj minacoj pro ekskludigaj politikoj, kiel kontraŭ la [[konkana]] kun ne certa popolnombrado inter 2 kaj 7 milionoj kaj ne propra skribsistemo, sed kvin el aliaj lingvoj. Eduksistemo en negepatra lingvo kondukas al forlaso, fakte "elŝovado" de infanoj kaj analfabeteco de virinoj ĝis 74 %.<ref>[[A. Giridhar Rao]], ''Lingvaj homaj rajtoj en Barato. La breĉo inter politiko kaj praktiko'' en ''La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin'', paĝo 166.</ref> Estas esperigaj iniciatoj, ekzemple de [[neregistaraj organizoj]], de instruado per [[gepatraj lingvoj]], de "pontaj programoj", ekzemple en [[Orislando]] de parolantoj de la [[koja]] kiu lernas en [[orija]], de transiro al regiona lingvo aŭ rekte al la angla.
* [[A. Giridhar Rao]], ''Lingvaj homaj rajtoj en Barato. La breĉo inter politiko kaj praktiko'';
* [[Kimura Goro Christoph]], ''La kornvala kaj Esperanto: entreprenoj similaj'';
* [[Seán Ó Riain]], ''La lernado de la irlanda lingvo: ĉu helpe de Esperanto?'';