Tibor Sekelj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e (GR) File renamed: File:Esperanto writers.jpgFile:Verkistoj-eo.jpg accidentally renamed, "Verkistoj" is correct.
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
{{AliajSignifoj|Tibor Sekelj (apartigilo)}}
{{ Informkesto esperantisto
| nomo = Tibor Sekelj
| dosiero = [[Dosiero:Tibor Sekelj 1974 NM.jpg|195]]
| priskribo = jugoslava verkisto, juristo, esploristo kaj ĵurnalisto<br>(en la [[1970-aj jaroj]], en Stara Moravica, ĉe pentristo Novák Mihály)
| pseŭdonomo =
| dato de naskiĝo = [[14-a de februaro]] [[1912]]
| loko de naskiĝo = [[Spišská Sobota]], [[Slovakio]], [[Aŭstrio-Hungario]]
| nacieco = Jugoslavo
| tradukis =
| dato de morto = [[20-a de septembro]] [[1988]]
| loko de morto = [[Subotica]], [[Jugoslavio]]
| verkis = Tempesto sur Akonkagvo, La trovita feliĉo, Tra lando de Indianoj, Kumeŭaŭa la filo de la ĝangalo, Nepalo malfermas la pordon, Ĝambo Rafiki, Mondmapo, Padma, Mondo de travivaĵoj, Elpafu la sagon, Neĝhomo, Kolektanto de ĉielarkoj; Vidu [[#Verkoj|bibliografion]]
| aliaj aktivecoj =
| akademiano = 1986
| denaska esperantisto =
| esperantiĝis en = 1930
}}
'''Tibor SEKELJ''' (foje nomita '''''Székely Tibor''''' laŭ la hungara skribmaniero, naskiĝis la [[14-a de februaro|14-an de februaro]] [[1912]] en [[Spišská Sobota]] en [[Aŭstrio-Hungario]]<ref group="noto">[[Spišská Sobota]] tiam estis vilaĝo en [[Aŭstrio-Hungario]], ĝi nun estas urboparto de [[Poprad]] en [[Slovakio]]</ref>, mortis la [[20-a de septembro|20-an de septembro]] [[1988]] en [[Subotica]], [[Vojvodino]], [[Jugoslavio]]) estis hungardevena jugoslava mondcivitano,<ref group="noto">Pri la nacieco Sekelj esence diris ke li estas tutmondano kun jugoslava ŝtataneco. La hungarecon neniam li elstarigis kvankam estas klare ke liaj gepatroj estis hungaroj. Nek kroateco, nek serbeco povas esti menciataj, ĉar li vere ne havis tiun devenon. Li ja vivis dum relative longaj periodoj en Kroatio kaj Serbio, sed tiutempe oni sciis: ĉiu estas kiel ŝtatano Jugoslavo (kun jugoslava pasporto) kaj nacie li dependas de la propra decido, do de sia deklaro, kaj li neniam deklaris sin publike alie ol mondcivitano.</ref> [[ĵurnalisto]], [[esploristo]], [[verkisto]], [[juristo]] kaj [[esperantisto]]. Li entreprenis [[ekspedicio]]jn tra [[Sudameriko]], [[Azio]] kaj [[Afriko]]. La plej grava esplorocelo de Tibor Sekelj estis malkovri kaj kompreni la esencon de la homa psiko. Tio diferencigas lin disde aliaj mondovojaĝantoj kaj esploristoj, kiuj studis precipe la materiajn aspektojn de la mondo. La kampoj, sur kiuj li agis ege sukcese, estas multaj.
 
Linio 35:
 
=== Mondvojaĝanto ===
De 1939 ĝis sia vivofino Tibor Sekelj estis nelacigebla vojaĝanto. Eĉ se li revenadis al sia hejmlando, la emo esplori novajn landojn kaj konatiĝi kun aliaj homoj igis lin denove ekvojaĝi.
<center>{{Kadro por bildo kun notoj|Tibor Sekelj vojaĝceloj.png|
<table><tr><td> {{priskribo|#e50000|Vojaĝceloj}}</td>
Linio 59:
En la somero 1946 li trakrozis Patagonion kun tri gekunuloj : Zechner, Meri kaj d-ino Rosa Scolnik. Dum la sekvintaj jaroj li vizitadis universitaton de [[Bonaero]] por aŭskulti prelegojn pri antropologio, etnologio kaj arĥeologio, ne celante diplomiĝi sed nur akiri utilajn sciojn por siaj venontaj ekspedicioj.
 
En 1946 Tibor kaj Meri geedziĝis. Kune ili reveturis al Amazonio en 1948. Post tiu ekspedicio li verkis ''«Donde La Civilizacion Termina»'' (Kie civilizacio finiĝas). En septembro 1949 en Bonaero Meri naskis filon Diego Reinaldo Sekelj, al kiu Tibor donis antaŭnomon laŭ filo de [[Kristoforo Kolumbo]].
<!-- Ne estas certe ke Meri / Maria /Marija kaj Margareta estas la sama virino. Laŭ Zlatko, Daniel estas filo de virino kiu ne estis Meri. Đorđe Dragojlović prezentas la faktojn kvazaŭ Margareta kaj Meri estas du nomoj por unu virino.
Kvankam Tibor kaj Meri (ankaŭ nomita Margareta) eksedziĝis post kvin jaroj « ili estis en tre proksimaj rilatoj » dum longaj jaroj, ĝis ŝia translokiĝo el Novjorko. De ilia geedzeco naskiĝis filo Daniel kun kiu Tibor havis malfacilajn rilatojn.<ref>Laŭ informoj raportitaj de [[Đorđe Dragojlović]] laŭ Milan Malušev kaj lia edzino Jelisaveta ambaŭ esperantistoj el Subotica kiuj renkontiĝis kun Meri </ref>
-->
 
Linio 105:
En 1970, sendita de jugoslavaj televidoj, li ekflugis por viziti [[Aŭstralio]]n, [[Nov-Zelando]]n kaj [[Nov-Gvineo]]n kie li restadis ses monatojn. Li tie surgrimpis [[Monto Kosciuszko|monton Kosciuszko]]<ref>Tibor Sekelj sur la supro de la monto Kosciuszko, 1970 antaŭ la montsuprokruco kaj Esperantoŝildo enmane, Österreichische Nationalbibliothek, [http://www.bildarchivaustria.at/Pages/ImageDetail.aspx?p_iBildID=7619469 ÖNB 7619469]</ref> En Nov-Gvineo li renkontiĝis kun popoloj kiuj ĝis tiam havis nur tre malmultajn kontaktojn kun civilizita mondo, fariĝis ano de la «klano de argilaj spiritoj» en la tribo ''Asarooj'' (kiuj parolas la asaroan, lingvon el la finistera grupo de lingvaro nun nomata [[Trans-novgvineaj lingvoj|trans-novgvinea]]), kaj spertis kelkajn streĉajn situaciojn. Sed la talento de Sekelj sendube estis lia kapablo elsaviĝi el multaj danĝeraj situacioj (foje kontribuis ankaŭ la ŝanco), adaptiĝi al tre diversaj moroj kaj kutimoj (precipe manĝokutimoj), kaj interkomunikiĝi kun homoj kun tre diversaj lingvoj. Ke li kapablis lerni pli ol dudek lingvojn aparte helpis.
 
==== 1972-1980: Nordameriko, Rusio, UzbekistanoUzbekio, Niĝerio, Ekvadoro ====
[[Dosiero:Tibor Seklelj 1983 IS.jpg|eta|120px|maldekstra|Tibor Sekelj en 1983]]
En 1972 okaze de internacia kongreso de etnologoj en [[Ĉikago]] li vizitis orientajn partojn de Kanado kaj Usono. En 1977 okaze de sama aranĝo en [[Leningrado]], li ekis vojaĝon al [[UzbekistanoUzbekio]] kaj Centra Azio. Samjare li partoprenis festivalon de Negraj kaj Afrikaj Kulturoj en Lagos ([[Niĝerio]]). En 1978 li denove vizitis kelkajn landojn de Sudameriko por fari raportojn por jugoslavaj televidoj, kaj unuafoje estis en [[Ekvadoro]] kaj vizitis la [[Galapagoj]]n.
 
Tiu dum sia tuta vivo nelacigeble vojaĝanta homo klarigis ke li sukcesis havi rimedojn por siaj vojaĝoj per sia laboro, ĉar li sola plenumis la taskojn de sep homoj : verkisto de artikoloj, filmreĝisoro, kameraisto, helpfilmisto, fotisto, aĉetisto kaj sendisto de etnografiaj objektoj. Tiujn taskojn kutime faras apartaj fakuloj, Sekelj dum siaj vojaĝoj sola faris ĉiujn tiujn taskojn. Krome, ekzemple vojaĝonte al Aŭstralio, li faris varbaranĝon kun flugkompanio por ricevi biletojn rabatpreze.
Linio 138:
 
=== Geografo ===
‎[[Dosiero:Estraro de Internacia Geografia Asocio, Bruselo 1960 .jpg|eta|Estraro de Internacia Geografia Asocio, Bruselo 1960]]
Vojaĝante li ja estis geografo per si mem, sed la vivo devigis lin iĝi vera kvalifikita geografo kaj li tiusence esploris kaj desegnis mapojn de pluraj ĝis tiam neesploritaj partoj de Sudameriko, aparte en Bolivio kaj Brazilo. Pro tio eĉ iu rivereto en Brazilo ricevis lian nomon ''Rio Tibor''.<!--{{Mankas fonto}} Vidu la diskutpaĝan noton --> Li aperigis Mondmapon en Esperanto kaj redaktoris fakan revuon Geografia Revuo inter 1956 kaj 1964. En 1950 li iĝis membro de Gvatemala societo pri historio kaj geografio kaj, pro meritoj tiukampe, en 1946 la [[Reĝa Geografia Societo|Reĝa Geografia Societo de Britio]] akceptis lin kiel membro ''[[Reĝa Geografia Societo#Membreco|FRGS]]''.
 
Linio 190:
dosiero:Tibor Sekelj Horace Barks 1960.jpg|Kun [[Horace Barks]] 1960
dosiero:Tibor Sekelj Werner Bormann Pekino 1986.jpg|Kun [[Werner Bormann]] en Pekino 1986
dosiero:Tibor Sekelj, Leon Maurice Anoma Kanie, Lugano, 1987 .png|Kun [[Léon Maurice Anoma Kanie]], Lugano, 1987
dosiero:Tibor Sekelj Poetry between two summers 1987.jpg|prelegante en la evento: ''« Poetry between two summers»'', 1987 ‎
dosiero:Tibor Sekelj Bogoljub Grabarević Subotica.jpg|Kun Bogoljub Grabarević en Subotica ‎
Linio 203:
=== Mondkoncepto ===
Ĉie kie li estis li klopodis dum siaj prelegoj kaj agadoj influi la homojn kompreni lian simplan vivofilozofion: Homo kiel individuo estas la plej valora estaĵo en sia ĉirkaŭo kiun li plej bone konas senkonsidere pri sia deveno aŭ instruiteco (Tion plej evidente esprimas lia verko « Kumeŭaŭa ») kaj homo kiel kulturestaĵo socia estas produkto de la tuta homaro ĉar en ĉiuj liaj ĉiutagaj funkcioj kunpartoprenas produktoj kiujn inventis tre diversaj popoloj; li tion kutimis ilustri per manĝotablo klarigante ke ĉiun el la manĝilaroj inventis iu alia popolo, ke ĉiun el la manĝaĵoj unue evoluigis kaj plantis iu alia popolo kaj ke nur jam ĉe la tablo kunpartoprenas plurdeko da kulturoj. Tial por li ĉiu homo estis estiminda unuopulo kaj ĉio kion ni havas estas rezulto de la klopodoj de ĉiuj popoloj kaj sekve apartenas al ĉiuj. Tiu humanisma filozofio evidente ne estas ankoraŭ komprenata kaj estas ege necesa en la nuna profitema kaj posedobsedita socio.
{{Citaĵo|Dum siaj vojaĝoj kaj restadoj ĉe diversaj homgrupoj Sekelj okupiĝis pri etnologiaj, antropologiaj kaj lingvistikaj studoj. Tamen lia plej grava okupo estis ĉiam la komunikado kun homoj diverskulturaj, kolektado de konoj pri ili kaj transdonado de tiuj konoj al aliaj, pere de dudeko da libroj, centoj da artikoloj, pli ol 7000 prelegoj, deko da dokumentaj filmoj. En liaj verkoj ne tiom gravas sciencaj malkovroj, kiom la interkompreniĝo de homoj, esploro de la spirita vivo el kiu naskiĝis la komunaj trajtoj, komuna denominatoro de la homoj de diversaj rasoj sur diversaj ŝtupoj de spirita vivo kaj kulturaj evoluŝtupoj. ||Esperantisto Slovaka 1/1987, p. 5.<ref>{{Citaĵo el gazeto
| url = http://www.ipernity.com/doc/bernardo/13131479
| titolo = Biografio de Sekelj<!-- se iu povas, bv. kontroli efektivan titolon -->
| Gazeto = Esperantisto Slovaka
| numero = 1
| paĝoj = 4-5
| jaro = 1987
}}</ref> }}
 
=== Artisto ===
[[dosieroDosiero:Verkistoj-eo.jpg|eta|250px|<center>Verkistoj en [[Antverpeno]] dum la [[UK 1982]]: [[Georges Lagrange]], Tibor Sekelj, [[Aldo de' Giorgi]], [[William Auld]] kaj eldonisto [[Brunetto Casini|Bruĉjo Casini]].]]
Tibor estis krom verkisto – do literaturartisto - ankaŭ pentristo kaj skulptisto kion li ankaŭ lernis en Zagrebo dum sia studotempo. Dum sia komenca vivperiodo en Argentino li vivtenis sin interalie per desegnado de portretoj kaj poste li ofte mem ilustris siajn librojn.
 
Linio 242:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projekto vizaĝoj}}
{{Projektoj|commonscat=Tibor Sekelj}}
* [http://esperanto.net/literaturo/roman/sekelj.html Pliaj informoj pri Tibor Sekelj] {{eo}}