Karviolo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 59:
Ĝi nature trovatas en la esencoleoj de la [[pipromento|Mentha spicata]] kaj [[karvio|Carum carvi]], kiuj estas konsiderinde gravaj por la ekonomio. Ĝi ankaŭ okazas kiel konstituaĵoj de multaj aliaj malpli konataj oleoj. Karvila acetato agnoskiĝas kiel posedanto de intensa odoro je pipromento.
 
Karveolo kaj la duhidrokarveolo estas facile konverteblaj al iliaj respektivaj ketonoj kun bona rendimento per la tre konata oksidado de Beckmann. Ĉi-tiuj ketonoj, aparte [[karvono]], okazas ĝis la kvanto de 60%, la ''duhidrokarvono'' okazas en malpli granda kvanto.
 
Pro la graveco de ĉi-gustigiloj kaj odorigiloj, estas dezirinde superregi teknologion por prepari ilin ekde facile disponeblaj krudmaterialoj, do, atingante pli dependeblan kaj ekonomian provizon ol ekde la nature okazantaj esencoleoj. Tiamaniere ke la plej facila maniero prepari karveolon estas ekde ĝiaj esteroj.