Indolo-acetata acido: Malsamoj inter versioj
Nova paĝo kun '{{Tabela informkesto|Informkesto kemia substanco}} {| class="wikitable floatright" width=30% |-style="background: green; color: white" |colspan="2" style="text-align: center;"|<b...' |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 06:23, 13 sep. 2017
Indolo-acetata acido | ||
Plata kemia strukturo de la Indolo-acetata acido | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Indolo-acetata acido | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 87-51-4 | |
ChemSpider kodo | 780 | |
PubChem-kodo | 802 | |
Merck Index | 15,5004 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | blanka lumsensiva solidaĵo | |
Molara maso | 175.187 g·mol-1 | |
Denseco | 1.183g cm−3 | |
Fandpunkto | 167 °C[1] | |
Bolpunkto | 249 °C | |
Refrakta indico | 1,6940 | |
Acideco (pKa) | 4.75 | |
Solvebleco | Akvo:8 g/L | |
Mortiga dozo (LD50) | 500 mg/kg (buŝe) | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335[2] | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Indolo-acetata acido aŭ IAA estas organika kombinaĵo, senkolora aŭ blanka lumsensiva solidaĵo rezultanta el interagado de la indolo kaj acetata acido. Ĝi estas la plej ordinara planto-hormono apartenanta al la klaso de la aŭksinoj. Indolo-acetata acido estas malmulte solvebla en akvo kaj kloroformo, tre solvebla en etanolo kaj metanolo, kaj solvebla en duetila etero kaj acetono.
Indolo-acetata acido estas degrada produkto en la metabolo de la triptofano kaj ofte ĝi produktatas per agado de bakterioj en la mamuloj-intestoj. Aliaj endogena produktato de indolo-acetata acido ankaŭ okazas en mamuloj-histoj. Ĝi povas estiĝi per senkarboksiligo de la triptamino aŭ per oksidiva senaminigo de la triptofano. IAA ofte okazas en malaltaj niveloj en la urino kaj trovatas en altaj niveloj en la urino de pacientoj kun fenilketonurio.
En 1933, Fritz Kögl (1897-1959) malkovris ke la indolo-acetata acido estas grava planto-hormono. IAA, samkiel la plejmulto el aliaj aŭksinoj, ankaŭ konatas pro la kunagado rilate al aliaj planto-hormonoj. Ekzemple, la proporcio de aŭksino rilate al citokinino en certaj vegetalaj histoj determinas la ekaperon de radikoj kaj burĝonoj.
Sintezoj
Sintezo 1
- Kemie, indol-acetata acido estiĝas per reakcio de la indolo kaj glikolata acido en alkala medio sub 250 °C:[3]
Sintezo 2
- Sintezo de Emil Fischer:Indolo-acetata acido ankaŭ estiĝas per agado de la glutamata acido kaj fenil-hidrazino donante amonian formiaton kiel kromprodukton:
+ |
Literaturo
- Northwest Missouri State University
- Cayman Chemical
- Nile Chemicals
- Fortschritte der Chemie Organischer Naturstoffe / Progress in the Chemistry ...
- Sustainable Agriculture Reviews, Volume 15, Eric Lichtfouse
- Peroxidases and Catalases: Biochemistry, Biophysics, Biotechnology and ..., H. Brian Dunford
- Botany: An Introduction to Plant Biology, James D. Mauseth