Lango (anatomio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Referenco
Linio 27:
 
== Homa lango ==
La '''homa lango''' estas organo, kiu estas mola kaj tre movebla. Ĝi situas en la buŝo kaj estas necesa por engluti la manĝojn, ĝi helpas dum maĉado kaj purigado de la [[dento|dentaro]].
 
Laŭ kredo kaŭzita de mistraduko far [[Edwin Boring]] {{#ifexist:Edwin Boring||<ref>[[:en:Edwin Boring]]</ref>}} de germana artikolo<ref>Hänig, D.P., 1901. [http://vlp.mpiwg-berlin.mpg.de/library/data/lit4562 Zur Psychophysik des Geschmackssinnes]. Philosophische Studien, 17: 576-623.</ref>, oni priskribis langan mapon laŭ kiu la kvar diversaj tiam konataj [[gusto]]j (nun oni konsideras ke ekzistas kvin<ref>J. Chandrashekar et al., The receptors and cells for mammalian taste, Nature 444, 288 (2006) citata sur le blogo [http://sciencetonnante.wordpress.com/2011/09/19/la-localisation-des-gouts-sur-la-langue-et-dans-le-cerveau/ sciencetonnante] (Lokado de la gustoj sur la lango kaj en la cerbo)</ref>) estus sentataj en apartaj regionoj. Estis poste pruvite ke tiu priskribo estas malvera. Ekzistas apartaj [[papilo]]j (kaliciforma, fungoforma, fadenforma kaj korolforma) troveblaj en precizaj lokoj sur la lango kaj ankaŭ en aliaj partoj de la buŝinterno. Tamen ĉiu aparta papilo ne havas rolon por senti apartan guston. Gustoj estas sentataj de gustosentaj ĉeloj troveblaj en poroj troveblaj ĉie sur la lango.
 
La lango ankaŭ ludas gravan rolon en la kapablo paroli.
 
Lango estas organo, kiu kapabligas gustumadon: unu el la kvin [[senso]]j.
 
=== Langa mapo ===
Laŭ la langa mapo, kiun oni priskribis dum jardekoj, kaj montriĝis malvera ekde [[2006]], la diversaj [[gusto]]j havus siajn specifajn lokojn sur la lango: la gusto-sentemaj punktetoj troviĝus tie:
* dolĉa gusto: la pinto
* amara gusto: malantaŭa parto
* acida gusto: flankoj
* sala gusto: flankoj proksime al la pinto.
 
== Referencoj ==
Linio 47:
== Vidu ankaŭ ==
[[Dosiero:Tongue piercing.jpg|eta|Homa lango kun traborado]]
* [[Buŝo]]
* [[Buŝa kancero]]
* [[Homa anatomio]]