19-a de septembro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
→‎Eventoj: pri soveta agreso al Pollando
Linio 27:
* [[1928]]: En [[Nov-Jorko]] komenciĝis konstruado de [[nubskrapulo]] ''[[Konstruaĵo Chrysler]]''
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1939]]: La 3-a tago de la [[Soveta invado en Pollandon]] (pli da eventoj): [[Ruĝa Armeo]] konkeris interalie [[defendo de Vilno|sindefendantan]] [[Vilno]]n, [[Kobrin]], [[Kuti]] kaj Prużany; Supera Komandanto ordonis al generalo [[Franciszek Kleeberg]] evakui polan militistaron al [[Rumanio]] - amasa transiro de polaj soldatoj, suboficiroj kaj oficiroj al [[Rumanio]] kaj [[Hungario]]; la 10-a Brigado de Kavalerio (kiras-motora) trapasas montpasejon Przełęcz Tatarska kiel ununura unuo de la pola armeo plene armita, kun disvolvitaj standardoj kaj akirita armilaro - ĝi renaskiĝos en Francio kaj poste iĝos fundamento de la Unua Kirasita Divizio, komandata de kolonelo/generalo [[Stanisław Maczek]];
** [[Vatikano]]: "Osservatore Romano" (la tekston transdonis ankaŭ Radio Romo): ''Pollando ne povas perei. (...) Pollando meritas duoblan vivon, ĉar defendas sin en du frontoj. Ĉiuj homoj, kiuj ligiĝas en la sama sankta katolika kredo, sankte kredas la venkon, kredas, ke la danĝero minacanta Pollandon, samtempe minacas al [[katolikismo]] en Eŭropo kaj en la mondo''; Brita registaro responde al [[Vjaĉeslav Molotov]] deklaris ke plu agnoskas la polan registaron kiel legitiman regopovon; ambasadoro de [[Britio]] en [[Moskvo]] konsentis reprezenti polan ŝtaton; [[Lavrentij Berija]] ordonis establi Oficejon pri [[Militkaptito]]j ĉe [[NKVD]] kaj ok internigejojn, interalie en [[Starobilsk]], kie sume restas ĉ. 41 mil polaj oficiroj kaj soldatoj; en [[Munkács]] sinmortigis vojevodo de [[Lvovo]] rezerva majoro d-ro Alfred Biłyk por savi la honoron, kaj ne pasive vivi kiel internigito dum la tuta milito
** La 19-a tago de la [[invado en Pollandon|germana-pola milito]]; al [[Gdańsk]] alvenis triumfe [[Adolf Hitler]], anoncante transformi [[Pomerio]]n dum 10 jaroj en germanan distrikton; polaj sapeistoj eksplodigis [[lumturo]]n en [[Hel (urbo)|Hel]], kiu faciligis celadon al germana [[artilerio]]; komandanto de la Defendo de Marbordo [[kolonelo]] Stanisław Dąbek [[sinmortigo|sinmortigis]] por ne esti malliberigita de [[germanoj]] - post tiu ĉi septaga akra batalado en la okcidenta parto de la [[Golfo de Gdansko]] el ĉ. 15 mil soldatoj kaj volontuloj 5 mil mortfalis aŭ vundiĝis; post la [[batalo de Bzura]] la lasta sukcesa kuratako de pola [[kavalerio|kavaleria]] [[regimento]] en Wólka Węglowa ([[Bielany]]) por trairi al apuda [[Varsovio]]; en [[Błonie]] germanoj pafmortigis 50 personojn, pliparte judojn; germanaj soldatoj kaj polico pafmortigis en 5 lokoj 153 [[judoj]]n kaj 25 polojn; en [[franciskanoj|franciskana]] monaĥejo Niepokalanów (proksime al [[Sochaczew]]) germanoj arestis 47 pastrojn kaj monaĥojn
** Brita registaro responde al [[Vjaĉeslav Molotov]] deklaris ke plu agnoskas polan registaron kiel legitiman regopovon; ambasadoro de [[Britio]] en [[Moskvo]] konsentis reprezenti polan ŝtaton; [[Lavrentij Berija]] ordonis establi Oficejon pri [[Militkaptito]]j ĉe [[NKVD]] kaj ok internigejojn
** En radiodepeŝo de la brita nacio al Varsovio: ''La tuta mondo admiras kuraĝon de Varsovio. Ankoraŭfoje Pollando iĝis viktimo de rabema najbara nacio. Ankoraŭfoje pere de heroaj bataloj Pollando iĝis standardisto de la [[libereco]] en Eŭropo. Ni, viaj aliancanoj batalos pri revenigo de via libereco'' - responde al la brita depeŝo [[Stefan Starzyński]] profundkore dankis al la brita nacio kaj denove alvokis aliancanajn registarojn de [[Britio]] kaj [[Francio]] kun la demando kiam la brita-franca helpo estos donita al Pollando tiel, ke influos reĵeton de la germana invado kaj liberigon de la pola loĝantaro kun ĝia ĉefurbo de plua murdado kaj detruado de domoj
** [[1940]]: Pola oficiro [[Witold Pilecki]] permesas al germanoj sin aresti en [[Żoliborz]] dum surstrata homĉasado por registri [[germanoj|germanajn]] [[militkrimo]]jn en la koncentrejo [[Aŭŝvico (koncentreja komplekso)|Aŭŝvico]] kaj fondi [[konspiro|konspiran]] organizaĵon - dum la sama amasa homkapto de 2000 viroj estis arestita [[Władysław Bartoszewski]]
** [[1941]]: En [[Poznań]] germanaj regopovoj translokigis 457 [[poloj]]n de pli bonaj al malpli bonaj loĝejoj