Sergej Gerasimov: Malsamoj inter versioj

99 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb → |eta, [[File: → [[Dosiero: per AWB)
'''Sergej Appolinarieviĉ GERASIMOV''' (ruse ''Сергей Апполинариевич Герасимов'') (naskiĝis la [[21-an de majo]] (n.s.) [[1906]] en vilaĝo Kundravio, [[Ĉelabinska provinco|Ĉeljabinska gubernio]], [[Rusia Imperio]], mortis la [[28-an de novembro]] [[1985]] en [[Moskvo]]) estis rusa kinoreĝisoro, aktoro, dramisto kaj profesoro de [[VGIK]].
 
Lia patro ''Appolinario Alekseeviĉ Gerasimov'' estis nobelo laborinta kiel inĝeniero en [[Sankt-Peterburgo]]. Pro kontraŭleĝa politika agado li estis ekzilita al [[Siberio]]. Tie li konatiĝis kun hebreino ''Julia (Judif) Borisovna Estroviĉ'', al kiu li edziĝis. Ŝi ankaŭ estis ekzilitino. La gepatroj havis kvin infanojn, el kiuj Sergej estis plej juna. En [[1909]] la patro pereis.
 
Post fino de mezlernejo Sergej komence de la 20-oj jaroj translokiĝis al [[Leningrado]], kie li studis en Instituto de surscenaj belartoj. En [[1928]] li ĝin sukcese finis. En [[1924]] komenciĝis lia kinokariero. Tiam li laboris kiel aktoro kaj asistanto de reĝisoro. En [[1930]] li iĝis profesia kinoreĝisoro en prestiĝa filmstudio ''"Sovkino"'' (ekde [[1934]] ĝis nun - ''"[[Lenfilm]]"'').
 
En [[1927]] li edziĝis al ''Tamara Makarova'', tre talenta aktorino, kiu studis kune kun li en la Instituto. La geedzoj travivis kune 58 jarojn kaj multe kunlaboris.
*1974 — Дочки-матери (Filinoj-patrinoj)
*1976 — Красное и чёрное (La Ruĝo kaj la Nigro)
*1980 — Юность Петра (Junaĝo de [[Petro la Granda|Petro la 1-a]])
*1981 — В начале славных дел (Enkomence de gloraj aferoj)
*1984 — Лев Толстой ([[Leo Tolstoj]])
 
===kiel aktoro===
*1925 — Мишки против Юденича —(Miŝki kontraŭ [[Nikolaj Judeniĉ|Judeniĉ]])
*1926 — Чёртово колесо —(Diabla rado)
*1926 — Шинель — (Palto)
*1935 — Граница (Limo)
*1938 — Выборгская сторона (Viborg distrikto)
*1938 — Комсомольск ([[Komsomolsko-ĉe-Amuro|Komsomolsko]])
*1941 — Маскарад (Maskerado)
*1962 — Люди и звери — (Homoj kaj bestoj)