Internacio de Proleta Esperantistaro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kompletigaj informoj por la foto 'solidareco'
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{unua}}
[[Kategorio:Laborista Esperanto-movado]]{{EdE|P}}
'''Proleta Esperantistaro'''. [[Internacio de Proleta Esperantistaro]] ('''IPE''') fondiĝis en [[1932]] rezulte de grava skismo en mezo de [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]], kiu estis ĝis tiam unueca mondorganizaĵo de iuj proletaj Esperantistoj (v. [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]], [[Laborista Esperanto-movado]]). Pro sia speciala „sennacieca“ [[ideologio]] kaj gvidado, SAT jam en la unua tempo de sia ekzistado malkontentigis multajn proletajn Esperantistojn. Ankoraŭ en [[1922]]-[[1923]] la ideaj kaj organizaj principoj de SAT estis forte kritikitaj el la flanko de [[SEU]], kiu eĉ eldonis specialan deklaracion pri tio titolitan „[[Nia pozicio]]“. Tamen ĉe la 3-a kongreso de SAT en [[Kassel]] [[1923]] estis atingita interkonsento, kaj dum la pluaj kvin jaroj SAT kaj SEU harmonie kunlaboris en plena konkordo. Tiuj ĉi jaroj estis la plej progresaj jaroj de SAT-movado.
 
Linio 6 ⟶ 5:
 
Por repuŝi tiujn kritikojn, la direkcio de [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]] en Parizo entreprenis fortan atakon kontraŭ SEU kaj precipe kontraŭ ties ĝenerala sekretario [[Ernest Drezen]]. Utiliginte la malfacilajn kondiĉojn de montranspagado el [[Sovetunio]] al aliaj landoj, la direkcio akuzis SEU pri „intenca“ retenado de la mono por malutili al [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]]. Kaj kiam la opozicio decidis eldoni gazeton por kontraŭbatali, la direkcio eksigis el SAT Drezen kaj multajn aliajn opoziciulojn sovetiajn kaj alilandajn.
[[Dosiero:1934 Lilo 2a IPE.jpeg|eta|Kongreso en [[Lilo]], 1934.]]
 
La konflikto atingis apogeon en oktobro [[1930]]. En [[Berlino]] fondiĝis Organiza oficejo de klasbatala SAT opozicio, kiu entreprenis eldonadon la gazeto „[[Internaciisto]]“ responde al „[[Sennaciulo]]“. En [[Leipzig]] komencis laboron nova sendependa eldonejo de revolucia Esperanto literaturo „[[Ekrelo]]“. Kontraŭ la alte leviĝinta opozicia ondo, la direkcio de SAT asekuris sin per enkonduko de nova regulo ebliganta voĉdonrajton en SAT nur al la plenjarabonantoj de „Sennaciulo“. Tiamaniere estis senrajtigita granda plimulto da SAT-anoj. Por ricevi aprobon al sia konduto, la direkcio aranĝis voĉdonadon, en kiu partoprenis nur ĉirkaŭ 600 personoj. Responde al tiu ĉi direkcia voĉdonado, la opozicio organizis en marto [[1931]] alian ĝeneralan voĉdonadon inter ĉiuj SAT-anoj senescepte: el 1256 voĉdonintoj el 30 landoj 1218 voĉdonis malfidon al la direkcio (sume, kun subskribintoj de kolektivaj rezolucioj entute 2700 SAT-anoj esprimis malfidon al la direkcio).
 
Linio 23 ⟶ 22:
N. NEKRASOV.
 
== fontojBibliografio ==
*[[Detlev Blanke|Blanke, Detlev]] (1978) : La Internacio de Proleta Esperantistaro. En: Blanke, Detlev (1978, Red.) Socipolitikaj aspektoj de la Esperanto-movado. Budapest: [[Hungara Esperanto-Asocio]], p. 50-62
* [[Ulrich Lins|Lins, Ulrich ]]( 1987) : La baraktoj de IPE. Ĉapitro el la historio de la laborista Esperanto-movado. En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo. Vol. II. Esperantismo. La Laguna: Universidad de la Laguna, p. 353-369.
 
==Eksteraj ligiloj==
{{Portalo|Esperanto}}
* [http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl.htm ''Enciklopedio de Esperanto''/P] en sia originala formo en la Interreto
* [http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/enciklopedio-de-esperanto-1933.pdf ''Enciklopedio de Esperanto''] en elŝutebla versio (PDF).
 
 
{{NEA}}