Internacio de Proleta Esperantistaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
 
Por repuŝi tiujn kritikojn, la direkcio de [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]] en Parizo entreprenis fortan atakon kontraŭ SEU kaj precipe kontraŭ ties ĝenerala sekretario [[Ernest Drezen]]. Utiliginte la malfacilajn kondiĉojn de montranspagado el [[Sovetunio]] al aliaj landoj, la direkcio akuzis SEU pri „intenca“ retenado de la mono por malutili al [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]]. Kaj kiam la opozicio decidis eldoni gazeton por kontraŭbatali, la direkcio eksigis el SAT Drezen kaj multajn aliajn opoziciulojn sovetiajn kaj alilandajn.
[[Dosiero:1934 Lilo 2a IPE.jpeg|eta|II-a IP-Kongreso en [[Lilo]], 1934.]]
La konflikto atingis apogeon en oktobro [[1930]]. En [[Berlino]] fondiĝis Organiza oficejo de klasbatala SAT opozicio, kiu entreprenis eldonadon la gazeto „[[Internaciisto]]“ responde al „[[Sennaciulo]]“. En [[Leipzig]] komencis laboron nova sendependa eldonejo de revolucia Esperanto literaturo „[[Ekrelo]]“. Kontraŭ la alte leviĝinta opozicia ondo, la direkcio de SAT asekuris sin per enkonduko de nova regulo ebliganta voĉdonrajton en SAT nur al la plenjarabonantoj de „Sennaciulo“. Tiamaniere estis senrajtigita granda plimulto da SAT-anoj. Por ricevi aprobon al sia konduto, la direkcio aranĝis voĉdonadon, en kiu partoprenis nur ĉirkaŭ 600 personoj. Responde al tiu ĉi direkcia voĉdonado, la opozicio organizis en marto [[1931]] alian ĝeneralan voĉdonadon inter ĉiuj SAT-anoj senescepte: el 1256 voĉdonintoj el 30 landoj 1218 voĉdonis malfidon al la direkcio (sume, kun subskribintoj de kolektivaj rezolucioj entute 2700 SAT-anoj esprimis malfidon al la direkcio).