Kresoparko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'thumb|Kresoparko de Erfurto '''Kresoparko''' (germane: ''Kressepark'') estas belega, verda naturero en Erfurto, Germanio, kun akvokreso-...'
 
Linio 4:
La renomita erfurta hortikulturpioniro [[Christian-Reichart-monumento|Christian Reichart]] unue havis la ideon kultivi la bongustan kaj vitaminriĉan kreskaĵon en Erfurto. Ekde 1769 [[Heinrich Haage]] kaj ties idoj zorgas prie, ĝis niaj tagoj.
 
Kiam la franca imperiestro [[NapleonoNapoleono Bonaparte]] vizitis Erfurton en la jaro 1808-a li tiom entuziasmiĝis pri tiu tre utila planto, ke li sendis du erfurtajn ĝardenistojn al la [[Kastelo de Versailles]] por aranĝi similajn plantejojn en la reĝaj ĝardenoj. La familio Haage laboregis ĝis la 1950-aj jaroj kiam ekiĝis ŝtatigo pro la komunisma ideologiaĉo sub la nomo Ĝardena produktadkooperativo (Gärtnerische Produktionsgenossenschaft). Ĝi funkciis nur ĝis 1976. Poste la tuta teritorio sovaĝiĝis kaj restis neutiligita.
 
Nur post la [[Turniĝo]], meze de la 1990-aj jaroj reekiĝis la tradicioj akvokreskultivadaj. Aranĝitis tute nova zono por vizitantoj, kiuj dumvizite ne nur informiĝu pri tiu ĉi malnova tradicio sed ankaŭ trovu ripozon surloke. Memkompreneble vendeblas tie nasturcio kaj aliaj sanigaj aĵoj; plantejoj laŭ historiaj modeloj refaritis ankaŭ. Krome zorgatas pri la tiea loĝigo de maloftaj birdospecoj kaj pri la kultivo de maloftaj plantospecoj.
 
==Eksteraj ligiloj==