Trafiklumoj: Malsamoj inter versioj

34 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
== Historio ==
[[Dosiero:TaieiTraficLights.jpg|thumb|left|Trafiklumoj (semaforo) en [[Taipei]].]]
Oni povas konsideri kiel la unuajn trafiklumojn tiujn, kiuj instaliĝis en la ekstero de la [[Britio|brita]] parlamento de [[Westminster]]; ĝi estis la verko de la [[inĝeniero]] J.P. Knight, specialisto pri indikiloj de [[fervojo]]j. Tiu aparato ekfunkciis la 10-an de decembro de [[1868]] kaj imitis la fervojajn indikilojn kaj uzis nur la gaslumojn ruĝajn kaj verdajn nokte. Oni ne longe uzis ilin pro akcidenta eksplodo, kiu mortigis anglan policanon, kiu estas tre amuza afero. Nur post la invento de la aŭto oni reprenis ĝian disvolvigon.
 
La 4-an de aŭgusto 1914 estis instalitaj la unuaj "modernaj" trafiklumoj en [[Klevlando]], [[Usono]]. Ili regis la trafikon inter la avenuo Euclid kaj la strato 105-a Orienta. Ĝi disponis pri ruĝaj kaj verdaj lumoj, lokitaj sur bazo en formo de brako. Krome ĝi enhavis elsendilon de zumoj kiel ties brita antaŭanto. Du zumaĵoj avertis, ke la antaŭenironta trafiko estis tiu de la avenuo kaj ununura zumaĵo avertis, ke la antaŭenironta trafiko estas tiu de la strato 105-a. Tiu havis du kolorojn, ruĝan kaj verdan, kaj la zumilon, baze sur la desegno de James Hoge, por havigi avertilon por kolorŝanĝoj. La desegno de James Hoge ([http://patimg2.uspto.gov/.piw?Docid=01251666&PageNum=6&idkey=NONE USPTO # 1251666 Sept. 22, 1913]) ebligis al la [[polico]] kaj al la [[fajrobrigadisto]]j regi la signalojn okaze de urĝo.