Arno Lagrange: Malsamoj inter versioj

151 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Disputebla materialo pri vivantaj homoj el nefidindaj fontoj aŭ sen informofontoj - ĉu negativa, ĉu pozitiva, ĉu neŭtrala, ĉu nur pridubinda - estu tuj forigita sen diskuto.)
| akademiano =
}}
'''Arno Raymond LAGRANGE''' naskiĝis je la [[1-a de septembro]] [[1956]] en [[Saint-Brice-sous-Forêt]], ĉirkaŭurbo de [[Parizo]] kiel filo de [[Georges Lagrange]] kaj [[Erika Lagrange|Erika Frieß]] kaj frato de [[Patrick Lagrange]]. Li ricevis la duan antaŭnomon "Raymond" honore al [[Raymond Schwartz]], gvidinto de la kabaredo [[Tri koboldoj]] kie liaj gepatroj interkonatiĝis. Li estas [[Denaskaj Esperanto-parolantoj|denaska esperantisto]], konata kiel teatra aktoro, tradukisto, enscenigisto, scenteĥnikisto kaj longjara administranto de [[Vikipedio en Esperanto]]. Li laboris inter alie en jenaj teatraj ensembloj: [[Teatro Esperanto de Parizo]] (TESPA), [[La Krizalido]], [[Kallima]], [[Théâtre de l'Epicéa]], [[Teatra Trupo de Tuluzo]]. Li konsideris sin posedanto de la Vikipedio ĝis eksternaj aferoj igis lin forlasi ĝin. Li estu pensinta pri tiu situacio antaŭ fari oni-scias-kion.
 
Loĝinte en [[Sainte-Apollonie]] kaj [[Tarabel]] ankaŭ situanta en ''[[Lauragais]]'' li loĝis ĝis februaro 2013 en [[Bellegarde-du-Razès]], aktiva en [[Esperanto-Kultur-Centro]] en [[Tuluzo]], en kies kadro li rolis kiel kunorganizanto de [[KAFE]]. Li aktivis kiel [[Vikipediisto:ArnoLagrange|Vikipediisto]] ĝis tiu sama dato. Ekde la 19-a de februaro 2013 li ne plu aktivas ĉe la Esperanta Vikipedio.<ref>[https://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala%C4%B5o:Kontribuoj/ArnoLagrange Kontribuoj de uzanto ArnoLagrange - Vikipedio]</ref>