Nord-Irlando: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Nuligis version 6207179 de 2620:18C:0:1000:0:0:0:1 (kontribuoj, diskutpaĝo)
Linio 1:
{{TemasPri|parto de Unuiĝinta Reĝlando|[[Irlando (apartigilo)]]}}
'''Nord-Irlando''' estas parto de Irlando, okupata de la [[Unuiĝinta Reĝlando]], kiu situas sur la insulo [[Irlando (insulo)|Irlando]]. La areo de Nord-Irlando estas 14.120 km<sup>2</sup>, kaj la loĝantaro estas proksimume 1.633.000. Nord-Irlando situas en la nord-orienta angulo de la insulo [[Irlando]]. Nur la mallarĝa [[Norda Markolo]] disigas Nord-Irlandon de [[Skotlando]]. Post [[1603]], dum la rego de [[Jakobo la 1-a (Britio)|Jakobo la 1-a]] de [[Anglio]] (1603- [[1625]]), multaj [[protestantismo|protestantaj]] setlintoj venis al Irlando de [[Britio]]. Ĉiujare, la protestantoj festas "Oranĝan Tagon," ĉar je la [[12-a de julio]], [[1690]], en Britio, la [[protestantismo|protestanta]] armeo de [[Vilhelmo la 3-a (Britio)|William de Orange]] venkis la katolikan armeon de [[Jakobo la 2-a (Britio)|Jakobo la 2-a]].
 
En [[1920]], Akto de la Brita Parlamento apartigis Nord-Irlandon de la cetero de la ĉefe [[katolikismo|katolika]] [[Irlando (lando)|Irlanda Respubliko]]. Sed en Nord-Irlando daŭras konfliktoj inter la protestantoj kaj la romaj katolikoj. La plejparto da katolikoj volas unuigi Nord-Irlandon kaj la Irlandan Respublikon. La plejparto da protestantoj volas konservi la unuecon kun Britio.