Brazilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Unua en la mondo produkti kafon
Linio 422:
 
== Ekonomio ==
Brazilo estas la deka ekonomio de la mondo, la plej granda de [[Sudameriko]]. La Brazila ekonomio bazas ekvilibre inter granda agrikultura sektoro kaj industrio. Tiu ebligas ke brazilanoj povas aĉeti en sia propra lando industriajn kaj agrikulturajn varojn kaj, sekve, importado estas ĉiam malpligranda ol eksportado. Agrikulture, la plej gravaj importoj estas [[rizo]] kaj [[tritiko]], alie Brazilo eksportas [[viando]]n, [[lakto]]n, [[sojo]]n, [[kafo]]n (dum la dua deko de la [[21-a jarcento]], Brazilo estis de longe kaj estas ankoraŭ la unua en la mondo produkti kafon) kaj [[maizo]]n. Brazilo eksportas [[mineralo]]jn kiel [[fero]]n, [[alumino]]n, [[oro]]n, ktp. kaj importas ĉefe [[karbo]]n, [[kupro]]n, [[natrio]]n kaj [[sulfuro]]n.
 
Brazilo produktas teorie la tutan [[nafto]]n kiun ĝi bezonas, sed en praktiko ĝi devas eksporti pezan nafton por aĉeti malpezan nafton kaj [[natura gaso|naturan gason]].
 
Brazila industrio estas tre diversa, ĝi produktas kaj eksportas aŭtomobilojn, aviadilojn, teksaĵojn, kemiaĵojn, ktp. Brazilo importas ĉefe komputilojn kaj elektronikajn ilojn. Hodiaŭ ĉinaj [[brikabrako]]j konkurencas al nacia malpeza industrio.