Stanisław Sosabowski: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kompletigo laŭ pola vikipedio
kompletigo laŭ pola vikipedio
Linio 13:
 
[[Poloj]] paraŝutis apud Driel vidalvide [[Arnhem]], sur la sudan bordon de la rivero [[Rejno]]. Pro nekompetenta gvidado de britoj la brigado nombranta 1500 soldatoj perdis 40% de sia konsisto. Malgraŭ tio la brigado savis ĉ. 2000 britajn soldatojn. [[Britoj]], kiuj rezignis pri plua batalo, spite al ŝanco por venko, elektis la polan generalon kiel [[propeka kapro|propekan kapron]] kulpigante lin pro malsukcesoj. Oni forprenis de li la brigadon kaj pro la batalo de Arnhem li ricevis nur la Batal-Krucon. Post la milito ili eĉ lasis lin sen vivrimedoj. La pola generalo estis unusola komandanto de aliancitaj soldataroj, kiu antaŭvidis kaj rimarkigis la malvenkon pro eraroj en planado kaj manko de armilaro.
 
==Postmilitaj jaroj==
Julie 1948 generalo Stanisław Sosabowski estis [[mobilizo|malmobilizita]]. Tiutempe estis ĉe li blindigita filo, partopreninta la [[ribelo de Varsovio|ribelon de Varsovio]] kaj la edzino, kiujn sukcesis alvenigi de Pollando. Li restis inter elmigrantaro en Britio kaj laboris kiel [[magazeno|magazena]] laboristo en fabriko de [[elektromotoro]]j, poste de [[televidilo]]j. Kiel mem skribis: „tra 17 jaroj mi laboris en fabriko kiel oficiale nekonata, kun la duobla vivo: de simpla laboristo 5 tagojn semajne, „kiel fabrika soldato” – „Stan”, kaj la estimata vivo de pola generalo, kvazaŭ la „patro” de polaj paraŝutistoj, konata inter la siaj kaj britoj, usonanoj kaj nederlandanoj”.
 
Li mortis pro [[korinfarkto]] en Londono. En 1969 daŭre fidelaj al sia komandanto paraŝutistoj de la generalo alveturigis liajn cindrojn al Pollando, kie ripoziĝis – konforme al lia volo – sur Militista Tombejo en Powązki en [[Varsovio]].
 
==Verkaro==
Linio 22 ⟶ 27:
 
==Memorigo==
* 2006 Reĝino de Nederlando [[Beatrikso (Nederlando)|Beatrikso]] postmorte distingis la generalon per la plej alta nederlanda insigno
* 2008 Dokumenta filmo ''La honoro de Generalo'' de pola reĝisorino Joanna Pieciukiewicz
* 2017 En [[Varsovio]] oni starigis bustonmonumenton deal la generalo en kvartalo [[Żoliborz]]
 
==Bibliografio==