Pola Partizana Ŝtato: Malsamoj inter versioj

→‎Vidu ankaŭ: aldono de ligiloj
e (Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj)
(→‎Vidu ankaŭ: aldono de ligiloj)
Proponon daŭrigi batalon kaj reziston pere de konspiraj metodoj oni formulis dum renkontoj inter civilaj regopovoj de [[Varsovio]] - prezidanto [[Stefan Starzyński]], Defendo-Konsilio de Ĉefurbo kaj [[generalo]] [[Juliusz Rómmel]] (komandanto de la defendo de Varsovio) la 25-an de septembro. Ilin partoprenis generalo [[Michał Tokarzewski-Karaszewicz]]. Intertempe generalo Rómmel ricevis de Ĉefa Komandanto rajtigon al komandado super teritorio de la tuta lando. Generalo Tokarzewski proponis, ke la prokuron generalo Rómmel transdonu al li, cele al organizo de konspiritaj [[militisto|militistaj]]-politikaj agentejoj aŭ delegitejoj de la pola [[ŝtato]]. Rezulte generalo Rómmel cedis sian taskon al la brigada generalo por ke li plue daŭrigu bataladon por certigo de sendependeco kaj de ĝisnunaj limoj.
 
Nokte de la 26-a ĝis la 27-a de septembro 1939 fondiĝis en [[sieĝo|sieĝata]] Varsovio Służba Zwycięstwu Polski ([[MilitservoServo al Venko de Pollando]] – konspira militista organizo kun la celo batali kontraŭ [[invado en Pollandon|okupantoj]]. La 13-an de novembro 1939 ĝi estis transformita al Związek Walki Zbrojnej (ZWZ - [[Asocio de Armita Batalado]]), subigita al Pola Registaro en [[Ekzilo]]. Tiamaniere oni konservis politikan-militistan daŭrigon de la regopovoj kaj peran influon de ŝtataj regopovoj al situacio de la lando.
 
La 14-an de februaro 1942 generalo [[Władysław Sikorski]] transformis ZWZ en [[Pola Enlanda Armeo|Landan Armeon]] (AK). Ĝia ĉefa komandanto iĝis generalo [[Stefan Rowecki]], dum la septembra kampanjo komandanto de Warszawska Brygada Pancerno-Motorowa (Varsovia Brigado Kiras-Motora), aŭtoro de soldata lernolibro de stratbataloj. Kreo de AK devus servi por reunuigi ĉiujn militistajn grupojn, subigitaj ĝis nun al diversaj subteraj politikaj grupiĝoj en unu organizon subigitan al la Pola Registaro en Ekzilo.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Signo de Batalanta Pollando]]
* [[Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento]]
* [[Konsilantaro por Helpo al Judoj]]
* [[Ribelo de Varsovio]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.warsawuprising.com/state.htm Warsaw Uprising and The Polish Underground State]
* [http://web.archive.org/web/http://www.republika.pl/unpack/1/dok01a.html The Polish government and the Polish Underground State]
* [http://www.citinet.net/ak/pages/polska_42.html Polish Secret State during WWII]
* [http://www.crwflags.com/fotw/flags/pl_ug.html Polish Underground State 1939-45]
 
[[Kategorio:Historio de Pollando]]
[[Kategorio:Ĝermoj pri Pollando]]
[[Kategorio:Eksaj respublikoj]]
[[Kategorio:Pereintaj ŝtatoj de Eŭropo]]
[[Kategorio:Aperis en 1939]]
[[Kategorio:Pola rezistado]]
[[Kategorio:Organizaĵoj fonditaj en 1939]]
[[Kategorio:Pollando en Dua mondmilito]]