Tossa de Mar: Malsamoj inter versioj
ĝermo |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 18:04, 29 sep. 2017
Tossa de Mar estas vilaĝo kaj komunumo en la komarko Selva en la provinco Ĝirono en Katalunio (Hispanio). Ĝi situas ĉe la bordo de Mediteraneo kaj estas unu el la elstaraj lokoj de la marbordo Costa Brava, pro la beleco de siaj plaĝoj kaj sia historia kulturheredaĵo. Ĝis 1985 la loko nomiĝis simple Tossa.
Tossa de Mar | |
---|---|
Flago | Blazono |
Tossa de Mar | |
municipo de Katalunio | |
Ŝtato | Hispanio |
Aŭtonoma Komunumo | Katalunio |
Provinco | Barcelona |
Komarko | Selva |
Poŝtkodo | 17320 |
Areo | 38,6 km² |
Alteco | 5 m. |
Distanco | 75 km de Barcelono |
Loĝantaro | 5.498 loĝ. (2016) |
Retejo | http://www.tossademar.cat |
Koordinatoj | 41° 43′ 14″ N 2° 55′ 55″ O / 41.72056 °N, 2.93194 °O (mapo) |
Ekonomie en Tossa de Mar plej gravas turismo. Krome la lokanoj laboras en agrokulturo (iam la produktado de korko estis esenca) kaj fiŝkaptado. La turismon forte stimulis la tiea kreado de la kinofilmo Pandoro kaj la Fluganta Holandano, kun Ava Gardner kaj James Mason, reĝisorate de Albert Lewin.
En Tossa de Mar okazis la 15-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo en 2007; ankaŭ la 25-a Internacia Semajno en 2017 okazas tie.