Malnova kaj Akceptita Skota Rito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ortografio
Linio 13:
* ''Scotts Masons’ Lodge'' ([[Loĝio (framasona)|Loĝio]] de Skotaj Framasonoj) en Anglio ĉ. 1733
* Aliaj aludoj pri "Framasonaj Skotaj Mastroj" en Anglio en 1735 kaj 1740
En [[Prusio]], framasonismo estis enkondukita en 1737 kaj la unuan mencion pri "skotismo" oni trovas en la nomo de "La Tre Honorinda kaj Respektinda Loĝio de la Unio", kreita en [[Berlino]] la 30-an de novembro 1742, en la tago de [[Sankta Andreo]] ([[Patroneco|patrono]] de Skotlando). Tiu Loĝio estas rigardata kiel unu el la unuaj t.n. "Patrinaj Loĝioj" de Skotismo ĉar ĝiaj anoj agadis por disvastigi tiun sistemon, tiel ke aliaj Loĝioj estis rapide kreitaj en [[Leipzig|LepzikoLepsiko]] (1743), [[Frankfurto ĉe Majno|Frankforto ĉe Majno]] (1745), [[Kopenhago]] (1749), [[Transilvanio]] (1749), [[Altenburg|Altenborgo]] (1751)<ref name=":0" /><ref name=":1">Yves-Max Viton, ''Le Rite Écossais Ancien et Accepté'', PUF, 2012, <nowiki>ISBN 978-2-13-058195-6</nowiki></ref>.
 
"Skotismo" ankaŭ eniris [[Francio|Francion]] ĉ. 1740. En 1745 estis fondita en [[Bordeaux|Bordozo]] la "Perfekta Skota Loĝio de Sankta Johano de Jerusalemo" kaj en 1760 la "Skota Patrina Loĝio" en [[Marsejlo]], kiu praktikis 7 gradojn<ref>http://www.amhg.fr/Le-sens-du-mot-ecossais.html</ref>. En 1744, malkaŝocela libro de Gabriel-Louis Pérau ''L'Ordre des Francs-Maçons trahi'' ("La Framasona Ordeno perfidita") mencias:<blockquote>"nebula ondo iras inter framasonoj pri iu ordeno, kiun ili nomas Skotoj, laŭdire supera al ordinaraj framasonoj, kun siaj apartaj ceremonioj kaj sekretoj"</blockquote>Kelkaj "skotaj" naskiĝis tiutempe en Francio, interalie "''Scots Master''" (Skota Majstro) kaj "''Maître Écossais des 3 J''" (Skota Majstro de la 3 J, foje ankaŭ nomata Skota Majstro de Parizo aŭ de Clermont) ĉ. 1740.