Helenisma judismo: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
'''Helenisma judismo''' estis formo de judismo en la [[Antikva epoko|antikva mondo]] kiu kombinis la [[Judismo|judan religian tradicion]] kun elementoj de la [[Kulturo de Grekio|greka kulturo.]] Ĝis la [[Falo de la Okcidenta Romia Imperio|falo de la RomaRomia Imperio]] kaj la [[Islama ekspansio|islamaj konkeroj]] de la orienta mediteraneano, la ĉefaj centroj de helenisma judismo estis [[Aleksandrio]] (Egiptio) kaj [[Antioĥio]] (hodiaŭ en Suda Turkio), la du ĉefaj grekaj urbaj setlejoj en la Mez-Orienta kaj Nord-Afrika areo, ambaŭ fonditaj fine de la 4a jarcento b.k.e. post la konkeroj de [[Aleksandro la Granda|Aleksandro la Granda.]] Helenisma judismo ankaŭ ekzistis en Jerusalemo dum la dua templa periodo, kie estis konflikto inter heleniĝantoj kaj tradiciistoj.
 
La grava literatura produkto de la kontakto inter la dua templa judismo kaj [[Helenisma Epoko|helenisma]] kulturo estas la [[Septuaginto|Septuaginto,]] traduko de la [[Hebrea Biblio]] el la [[Biblia Hebrea|bibliaj hebrea]] kaj aramea al la kojnea greka, specife, la juda [[Kojnea greka lingvo|kojnea greka.]] Menciindas ankaŭ la filozofiaj kaj etikaj traktatoj de [[Filo de Aleksandrio]] kaj la historiografiaj verkoj de la aliaj helenismaj judaj aŭtoroj.
469

redaktoj