Interlingvao: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 3 jaroj
→‎Historio: tajperaro
(→‎Historio: stilredakto)
(→‎Historio: tajperaro)
 
Tradicie oni prezentas Interlingvaon kiel [[naturalisma planlingvo|naturalisman planlingvon]], kiu estas studinda, ĉar ĝi per sia vortprovizo kaj gramatiko kongruas kun la ĉefaj [[okcidento|okcidentaj]] lingvoj, kaj sekve peras ilian esprimkapablon kaj [[kulturo]]n. Iuj uzantoj do asertas, ke Interlingvao valoras ne tiom kiel [[komunikado|komunikilo]], ol kiom [[instruo]] kaj enkonduko en lingvostudon. Krome, freŝa [[projekto]] provis korekti ĝiajn malfacilaĵojn cele al ĝia praktika uzo kiel interkomprenilo por ĉiuj [[latinida lingvaro|latinidanoj]]: dua lingvo komprenebla tuj, preskaŭ plene kaj senlerne de 900 milionoj da homoj.
Tamen la plej granda disvastigo de Interlingvao okazis ne en latinidaj landoj, sed en [[Ĝermanoj|ĝermanaj]] landoj, ĉefe en [[Skandinavio]]. Tie okazis la plej granda venko de Interlingvao, la publikado de medicinaj resumoj en tiu lingvo dum 15 jaroj. Dume ĝuste la anoj de latinidaj lingvoj ŝajnas esti tiuj, kiuj malplej bezonas Interlingvaon, ĉar ĉiuj ĉi lingvoj, escepte de la [[rumana]] kaj franca, estas facile interkompreneblaj. Ekzemple italo ne bezonas helpon por kompreni tekstojn en la portugala, kaj parolanto dde elala potugala tre facile legas hispanlingvajn [[libro]]jn.
 
La [[kuracisto]] [[dana]] [[Jørgen Michelsen]] iĝis prezidanto de [[Union Danese pro Interlingua]] (Dana [[Unio]] por Interlingvao) [[1960]]. Tiam li proponis al monata [[Danish Medical Bulletin]] (Dana [[medicino|medicina]] bulteno), verkita nur en la angla, [[tradukado]]n de resumoj al Interlingvao, farota de li mem, [[Poul Moth]] kaj [[Bjarner Svejgaard]]. Oni publikigis la resumojn nur en unu numero en [[1960]], post [[1961]] la publikado iĝis regula. En [[1965]], Jørgen Michelsen lasis la laboron. Lin anstataŭis [[Bent Andersen]]. En [[1976]] ĉesis la publikado de la resumoj.