Magdeburgo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 43:
== Historio ==
Dum la [[mezepoko]], la urbo apartenis al la komerca ligo [[Hanso]].
[[Dosiero:Brandenburg-Prussia.jpg|eta|dekstra|La pligrandigoj de la teritorio de Prusio en la 17a kaj la 18a jc. *''blue'': Margraflando [[Brandenburgio]] en la jaroj 1600 *''verde'': [[Duklando Prusio]] en la jaro 1600 *''flave'': Terirtorioj aneksitaj en la 1600-1772 *''ruĝe'': Teritorioj aneksitaj en la 1772-1795 sekve de la [[dispartigoj de Pollando-Litovio]] 1. Nova [[Silezio]] 2.[[Varmio]] 3.Malantaŭa [[Pomerio]] 4.[[Antaŭpomerio]] 5.[[Magdeburgo]] 6.[[Osnabruck]] 7.[[Minden]] 8.Mark 9.[[Kleve]]]]
 
La urbo unuafoje preskaŭ plene detruiĝis en [[1631]], dum la [[Tridekjara milito]] ([[1618]]-[[1648]]). Poste [[Otto von Guericke]] tre aktive zorgis pri ĝia rekonstruo. Ankaŭ dum la [[Dua mondmilito]] grandaj partoj de Magdeburg estis detruitaj, kaj la regantoj postmilitaj konstruigis grandajn domblokojn meze inter la restintajn antikvaĵojn.
La unua dokumento, en kiu Magdeburg estas menciita, estas el la jaro 805. En tiu tempo gravaj komercaj vojoj kondukis al la rivero Elbe. En 965 la imperiestro koncesiis al la monaĥejo Sankta Maŭricio la rajtojn por aranĝi foiron, stampi monerojn kaj postuli doganon. En 968 fondiĝis la ĉefdiocezo Magdeburg. Du jarcentojn poste formiĝis la unuaj gildoj, kaj la laika juĝista kolegaro estis konfirmata. La ekonomia potenco kaj la politika influo de Magdeburg iĝis pli grandaj. Komerco, ŝiptrafiko kaj metioj pligraviĝis. En tiu tempo, de 1064 ĝis 1240, oni ankaŭ konstruis la [[Monaĥejo "Nia kara Sinjorino"|monaĥejon "Unser Lieben Frauen"]] (Nia Kara Sinjorino), unu el la plej gravaj romanikaj konstruaĵoj en Eŭropo. En la jaro 1188 Magdeburg ricevis la privilegion pri urba memadministrado. La urbo iĝis Hanso-membro en 1298 kaj estis ŝatata transŝarĝa loko. Post kiam la romanika katedralo el la 10-a jarcento forbrulis, konstruiĝis de 1209 ĝis 1520 la unua [[Katedralo de Magdeburg|gotika katedralo]] sur germana tereno, kiu fariĝis simbolo de la urbo. Ankaŭ la "Magdeburga Rajdanto" (ĉirkaŭ 1240, la unua libere staranta monumento en Germanio), la baroka urbodomo, la zoologia kaj botanika ĝardenoj estas vidindaj. En majo 1631 la Tridekjara milito finis tiun periodon de prospero. La urbo estis preskaŭ plene detruita, sed la siatempa urbestro kaj fama natursciencisto Otto von Guericke elstaris kiel arkitekto de la rekonstruo. Post 1666 la urbo estis finkonstruita kiel prusa citadelo. En 1838 komenciĝis la industriigo kaj Magdeburg atingis ĉirkaŭ 230.000 enloĝantojn. Dum la [[Dua mondmilito]], je la 16-a de januaro 1945, 80 procentoj de la urbo forbrulis komplete dum ĉirkaŭ duonhoro pro elaera bombado. Post la komenco de la rekonstruo en 1951, Magdeburg kreskis sub socialismaj kondiĉoj al la kvina plej granda urbo de iama [[GDR]], al urbo de scienco kaj de konstruado de pezaj maŝinoj. Ekestis novaj loĝkvartaloj kun kolosaj kaj blokformaj konstruaĵoj, konforme al la socialisma urbo-planado. Ankoraŭ nuntempe ili karakterizas la periferion de la urbo. En 1990 Magdeburg fariĝis la ĉefurbo de la nova federacia lando Saksio-Anhalto. La urba centro moderniĝis, ekestis novaj butikumaj centroj, hoteloj kaj administraj domoj.