Adolf Hitler: Malsamoj inter versioj

138 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
En „Grandgermana regno“ mem tiutempe kulminis la t.n. fina solvo de juda demando. La gvidanto estis ju pli freneza pro siaj teruraj planoj kaj fine li eldonis ordonojn por la eksplodigo de [[Holokaŭsto]] – genocido de 6 milionoj da judoj en koncentrejoj ŝanĝigitaj en fabrikojn je morto.
 
En la jaro [[1943]] definitive komencis forturniĝi de li la milita feliĉo. Tragika retiriĝo el [[Rusio]] estis nur demando de tempo, la nordan [[Afriko]]n naziistoj jam perdis kaj Mussolini detruiĝis sub premo de aliancana invado en [[Itala duoninsulo|Apenina Duoninsulo]]. Usonaj kaj britaj bombaviadiloj ruinigis germanajn urbojn. En [[junio]] de [[1944]] la aliancanoj elŝipiĝis en francan teritorion kaj ili fermis en [[Eŭropo]] la duan batalfronton. Sub premo de malvenkoj Hitler kiel gvidanto cedis al malesperaj, riskaj kaj malracionalaj decidoj, per kiuj li incitis kontraŭ si siajn komandantojn. La [[20-a de julio|20-an de julio]] de [[1944]] grupo da oficiroj krimisfaris atencon kontraŭ li sub la gvido de atoficiro [[Claus von Stauffenberg]] (tio okazis en la [[Lupa remparo]] apud hodiaŭa [[Kętrzyn]] (en [[Orienta Prusio]]). Bombo kaŝita en aktujo ja eksplodis, sed Hitler kvazaŭ pro miraklo savis sin. Krom vundoj li suferis precipe fortan animan tremon.
 
Inter mezo de [[decembro]] de [[1944]] kaj mezo de [[januaro]] de [[1945]] li ĵetis restojn de rezervistaro en lastan ofensivon en [[Ardenoj]]. Lia celo estis retenigi antaŭenpaŝon de Aliancanoj kaj konkeri reen [[Antverpeno]]n. Aliancanoj post malfacilaj bataloj repuŝis la germanan premon kaj Hitler en fuorto sub la regna kancelierejo komencis preparigi por defendo de [[Berlino]], kiu estis gvidota ĝis lasta viro. Kiam la [[29-a de aprilo|29-an de aprilo]] de [[1945]] tenajlo fermiĝis (el okcidento antaŭenpaŝis usonanoj, britoj kaj francoj, el oriento [[Ruĝa Armeo]]), Hitler haste edziĝis al sia longjara amikino [[Eva Braun]] kaj la sekvantan tagon li mortigis sin komune kun ŝi. Admiralo [[Karl Dönitz|Dönitz]], kiun la gvidinto destinis kiel sian sekvanton, nur jam postulis la aliancanojn je armistico. La „miljara regno“ de Hitler ĉesis ekzisti.
20 482

redaktoj