Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
La unua tiaspeca festivalo okazis dum la jaro [[1947]] en [[Prago]]. Okaze de la 60-jara jubileo en [[Karakaso]] organiziĝis granda festo.<ref>[http://www.weltfestspiele.de/index.php/60%20Jahre%20Weltfestspiele/1-60.%20Jahrestag/5-rwir-wollen-2009-erneut-zu-weltfestspielen-einladenl festoj okaze de la 60-jara jubileo de la Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro (paĝo germana)]</ref>
[[Dosiero:1985-2017 Festival Dunaeva Katia.jpg|eta]]
[[Dosiero:1985-2017 Festival welcome Katia Dunaeva A3.jpg|eta]]
La Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro kaj ankaŭ la gastiganta internacia federacio aparte gravis dum la tempo de la [[Malvarma Milito]] inter la jaroj [[1945]] kaj [[1989]] respektive [[1991]], kiam la federacio grupigis la ŝtatajn junularajn organizojn el la landoj de la [[Orienta Bloko]] kaj iujn kromajn komunismajn asociojn el [[Okcidenta Bloko|okcidentaj landoj]], kaj estis prestiĝa internacia politika instrumento de [[Sovetunio]]. La junularaj Esperanto-asocioj en la ŝtatoj de la [[Orienta Bloko]], malgraŭ sia ne komunista orientiĝo, provis atingi videblecon en la Mondaj Festivaloj, ĉar iusenca internacia komunista rekono de la laboro por Esperanto (kiu post la persekutoj flanke de [[Nazia Germanio]] estis klare rekonita kiel kontraŭfaŝisma) signifis mildigon de la ŝtata malpermeso aŭ limigo de por-esperanta agado en la sovetunie ligitaj landoj kaj ligiĝis al la espero eĉ de iusenca ŝtata subteno de la agado.