Judismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 12:
== Historio ==
En antikva Israelo, la kulto de YHVH - tutverŝajne tondro-dio en liaj originoj - estis ekskluziva, sed ne necese postulis la ne-ekziston de aliaj dioj - dioj fremdaj kaj espereble malpli potencaj. Pli malfrue, eble post la babilona malliberperiodo, la israela religio iĝis plene unudia, t.e., postulis la ne-eston de aliaj dioj. La nura Dio estis almenaŭ ekde tiam vidita kiel kreinto de la [[universo]]. La kredo je la senkorpeco de Dio establiĝis multe pli malfrue; unu el la ĉefaj kaj plej akraj disputoj inter Maimonides kaj aliaj rabenoj centriĝis sur ĝi.
 
[[Helenisma judismo]] estis formo de judismo en la antikva mondo kiu kombinis la judan religian tradicion kun elementoj de la greka kulturo. Ĝis la falo de la Romia Imperio kaj la islamaj konkeroj de la orienta Mediteraneo, la ĉefaj centroj de helenisma judismo estis [[Aleksandrio]] (Egiptio) kaj [[Antioĥio]] (hodiaŭ en Suda Turkio), la du ĉefaj grekaj urbaj setlejoj en la Mez-Orienta kaj Nord-Afrika areo, ambaŭ fonditaj fine de la 4a jarcento a.K. post la konkeroj de [[Aleksandro la Granda]]. Helenisma judismo ankaŭ ekzistis en [[Jerusalemo]] dum la duatempla periodo, kie estis konflikto inter heleniĝantoj kaj tradiciistoj.
 
[[Maimonides]], kiu estis forte influita de grekaj kaj arabaj [[filozofo]]j, defendis la senkorpecon de Dio, kaj kondamnis kredantojn je sia korpeco al la perdo de la ĉiama vivo. Aliaj ecoj de Dio - lia ĉiopovo, ĉionscio kaj ĉiaesto, ekzemple - establigis sin firme ankaŭ relative malfrue, kvankam ofte estas apogoj (kaj malapogoj) por la eventuale venkinta flanko en la [[Biblio]] mem.
Linio 18 ⟶ 20:
inter la islama ŝtato kaj la rabenoj.
[[Dosiero:Judaica.jpg|eta|dekstra|250px|Judaĵoj (horloĝdirekten desupre): [[Ŝabato|ŝabataj]] [[kandelingo]]j, vazo por lavado de la manoj, [[Humaŝ]] kaj [[Tanaĥo]], montrilo, [[ŝofaro]], kaj [[etrogo|etrogujo]].]]
 
== Kredo ==
[[Maimonides]] resumis la bazan kredon de la judismo tiel: