Serranía de Cuenca: Malsamoj inter versioj

634 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
sen resumo de redaktoj
 
Parto de ties centra sektoro konstituis dum multaj jaroj (el 1973 al 2007) ĉasrezervejon, kio ebligis konservadon de ties flaŭro kaj faŭno. En la aktualo ĝi inkludas la Naturan Parkon Serranía de Cuenca.<ref>[http://web.archive.org/web/20160811092900/http://www.lexureditorial.com/boe/0705/10024.htm Ley de la Comunidad Autónoma de Castilla-La Mancha 5/2007, de 8a de marto, de Declaración del Parque Natural de la Serranía de Cuenca</ref>​ Laŭ sia nomo, la Serranía de Cuenca ne konstituas zonon de alta montaro, sed serion de krutaj formoj de reliefo kaj interplektitaj geologiaj formaĵoj, kiuj estas kovritaj el densaj pinaroj. Tri ĉefaj riveroj trafluas ĝin: nome Cuervo kaj Escabas, kiuj fluas al [[Taĵo]], kaj [[Júcar]], kiu fluas rekte al [[Mediteraneo]].
 
== Faŭno ==
[[Dosiero:Alameda en la laguna de El Tobar.JPG|thumb|250px|Arbaro ĉe la lageto de El Tobar.]]
Ekde kiam en 1973 estis establita nacia ĉasrezervej ĉe ties centra sektoro, la populacio de [[kapreolo]]j, [[apro]]j kaj [[muflono]]j ege kreskiĝis. Krome, la montaro estas hejmo ankaŭ de la [[Pirenea kapro|montara kapro]].
 
Abundas la [[Gyps fulvus|gipoj]] kaj aliaj [[rabobirdo]]j, belaj papilioj, kaj ekzistas eĉ lutroj... En la lagetoj estas koncentroj de [[Fulica atra|fulikoj]], [[anaso]]j kaj aliaj akvobirdoj. Fakte la vario de montaraj medioj de la zono favoras la disvolvigon de alta faŭna [[biodiverseco]].
 
==Referencoj==
194 078

redaktoj