Rabobirdo: Malsamoj inter versioj

72 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
e
Fiŝaglo
e (Roboto: Forigo de 46 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q48428))
e (Fiŝaglo)
 
[[Dosiero:Wild Pandion.jpg|200px|righteta|dekstra|<center>[[Fiŝaglo]]]]
 
La ekologia grupo el la klaso de birdoj ampleksas la falkoformajn birdojn (''Falconiformes'' spp.) tage aktivadantajn kaj strigoformajn birdojn (''Strigiformes'' spp.) nokte aktivadantajn.
La [[akcipitroj]], utilaj al la forstumo, vivas sur montoj kun pinglofoliaj, larĝfoliaj kaj miksaj arbaroj. En la ordinaraj tagoj ili agas unuope. En la aero ili glisas laŭ rekta linio. Dum ĉasado ili unue enigas siajn akrajn ungojn en bruston de la kaptitaĵo kaj sekve mordrompas ĝin. Iafoje ili sin kaŝas sur arboj, trovinte ĉasaĵon, ili tuj sin ĵetas sur ĝin. Ili manĝas ĉefe leporojn, musojn kaj aliajn malgrandajn bestojn kaj iafoje ankaŭ alispecajn birdojn.
 
La '''strigoformaj birdoj''' troviĝas en Eŭropo, Azio, Afriko, Aŭstralio kaj suda kaj norda Ameriko. Ili havas 134 speciojn, el kiuj 26 troveblas en Ĉinio. ilia beko estas akra kaj kurba, ĉe kies radiko estas korneca tegaĵo kaj plumoj. La kapo estas granda kaj la kolo mallonga. Sur la vizĝsimila antaŭparto de la kapo brilas paro da grandaj okuloj. La fortaj piedoj havas plumojn sur sia dorso kaj la ungoj estas grandaj kaj akraj.
 
Ili vivas en diversaj medioj, plejparte en arbaroj kaj aktivadas nokte. Ili manĝas ĉefe malgrandajn mamulojn kaj insektojn kaj iafoje ankaŭ aliajn birdojn kaj rampulojn. La pandionoj manĝas fiŝojn. Ĝenerale grandaj specioj en ĉiu nesto ellasas 1-4 ovojn, dum la malgrandaj 5-7. La birdidoj kun blanka plumaro tenas siajn okulojn fermitaj en la unuaj tagoj post sia naskiĝo kaj sekse maturiĝas malfrue.
 
La orelstrigoj loĝas en malaltaj montregionoj kaj arbaroj sur [[ebenaĵo]]j. Tage ili aktivadas malmulte kaj elflugas por serĉi manĝaĵojn nur ĉe la vespera krepusko. Ili manĝas malgrandajn bestojn, insektojn kaj birdetojn. Laŭ statikstiko, 97% de iliaj manĝaĵoj estas animaloj malutilaj al la homaro. Unu orelstrigo eĉ povas formanĝi 4-6 musojn ĉiutage. Ilia fekundiĝo okazas inter marto kaj majo. La birdino ellasas ovojn en forlasita nesto de alia birdo, sur dezerta marĉo aŭ duno. En la nesto ĝi metas 3-5 kaj maksimume 7-8 blankajn ovojn sur kuseno el arbofolioj aŭ faligitaj herboj.
 
{{Birdoj}}
 
[[Kategorio:Falkoformaj]]
[[Kategorio:Strigoformaj]]
[[Kategorio:Ekologio]]
10 652

redaktoj