Gdansko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 188:
La komenco de la urbo Gdansko tio estas la 9a jc. Tiam sur la terenoj de la nuna urbo ekdisvolviĝis la centro kaj la lokaj homoj okupadis pri la [[agrokultivado]], [[fiŝkaptado]] kaj pri [[metio]]. La pli fruaj ŝpuroj de setlado de la homoj sur tiu tereno estas de la frua [[ŝtonepoko]] (2500-1700 [[a.K.]]), kaj la arkeologiaj eltrovaĵoj montras tie la ekziston de la [[Luzacio|luzacia kulturo]] (vidu la supran mapon), do la preslavaj gentoj kaj de la tempo de [[Romia Imperio]]. Tie estis la komenco de "[[sukcena vojo]]". Ĉirkaŭ la jaro 975 ĉe la rivero '''Motława''' laŭ la iniciativo de pola princo [[Mjeŝko la 1-a (Pollando)|Mjeŝko la 1-a]] (vidu la apudan mapon) oni ekkonstruis la defendan burgon (kastelon) kun la haveno. Gdansko la unuan fojon en la historio estis menciita kiel urbo sub la latina nomo '''''Gyddanyzc urbs''''' en la libro-dokumento "La vivo de [[Sankta Adalberto]]" (latine: ''Vita prima Sancti Adalberti''), de la aŭtoro '''Jan Kanapariusz''' ('''Johannes Canaparius''') el la jaro 999 en [[Romo]]. Post la venka milito de pola reĝo [[Boleslao la 1-a (Pollando)|'''Boleslao la 1-a''', nomata '''"la Brava"''']] kun [[pomerio|pomerianoj]] dum la jaroj 1115-1119 pola reĝo enkorporigis la Gdanskan Pomerion al Pollando (vidu la apudan mapon). Gdansko ricevis la [[urborajto]]jn en la jaro 1263.
 
(la artikolo de esperantisto '''Mariusz Borysiewicz''', la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en [[Slupsko]] / [[Słupsk]], kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)
 
=== Historio de Gdansko de la 14a jc ĝis la 15a jc ===
Linio 194:
En la jaro 1308 la germanaj kavaliroj el la [[Teŭtona Ordeno]] konkeris la urbon kaj konstruis tie la kastelon. Kun ilia restado okazis tie disvolvo de la urbo. Tiam konstruita estis la kanalo de la rivero '''Radunia''', la germanaj monakoj-kavaliroj organizis la urban centron kun la urbak konsilantoj kaj urbestro. Dum la 15a jc la urbo riĉiĝis de la grena kaj ligna komerco. La 5an de februaro 1454 eklsplodis en la urbo kontraū-teŭtona ribelo. Do, post la 146 jaroj finis la regado de la [[Teŭtona Ordeno]] en Gdansko. La 6an de marto 1454 pola reĝo [[Kazimiro la 4-a (Pollando-Litovio)|Kazimiro la 4-a]], laŭ peto de la gvidantoj de la [[Prusia Konfederacio]] (vidu la apudn dokumenton) kun la ĉefo '''Jan Bażyński''', enkorporigis Gdanskon al Pollando, kaj samtempe li donis al la urbo privilegion kaj permeson stampi monon en la urba monfarejo, ankaŭ kontrolon de la mar-navigado en la haveno kaj liberan transporton de la varoj el [[Pollando]] kaj [[Litovio]]. La subskribo de la Pac-Traktato en [[Toruno]] en la jaro 1466 garantiis al la [[Reĝa Prusio]] kaj [[Varmio]] esti en la limoj de Pollando. Laŭ tiu traktato Gdansko apartenas ankaŭ al Pollando (vidu la apudan mapon).
 
(la artikolo de esperantisto '''Mariusz Borysiewicz''', la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en [[Slupsko]] / [[Słupsk]], kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)
 
=== Historio de Gdansko de la 16a jc ĝis la 17a jc ===
Linio 200:
En la jaro 1525 okazis en Gdansko la religiaj [[ribelo]]j. [[Luteranoj]] loĝantaj en la urbo provis transpreni la regadon en la urbo. La 17an d aprilo 1526 jaro pola reĝo [[Sigismondo la 1-a (Pollando)|Sigismondo la 1-a]] eniris Gdanskon kun armeo (8000 da soldatoj) kaj ordonis mortigi la ribelantojn. Tamen nur la pola reĝo [[Sigismondo la 2-a (Pollando-Litovio)|Sigismondo la 2-a Aŭgusto]] per speciala tolerema dekreto por Gdansko, iom trankviligis la etoson kaj rompis la religiajn batalojn en la urbo. La 16an de dcembro 1577 pola reĝo [[Stefano Batory]] konfirmis la privilegiojn de la urbo Gdansko, disvastigante la religian toleremon por la aliaj konfesioj. Sub la pola regado Gdansko fariĝis la azilo por eksterlandanoj prsekutitaj en siaj landoj pro sia konfeso kaj ekestis Gdansko unu el la plej grandaj kaj riĉaj urboj en Eŭropo. En la 17a jc en Gdansko loĝis 77 mil da homoj. Venadis tin komercistoj, sciencistoj, homoj de la kulturo el tuta Eŭropo. Kreskis abunde novaj brikdomoj kaj oni konstruis grandegajn ĉeurbajn fortikaĵojn.
 
(la artikolo de esperantisto '''Mariusz Borysiewicz''', la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en [[Slupsko]] / [[Słupsk]], kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)
 
=== Historio de Gdansko de la 18a jc ĝis la 19a jc ===
Linio 206:
La reĝoj de [[Svedio]]: [[Gustavo la 2-a Adolfo]], [[Karolo la 10-a Gustavo (Svedio)|Karolo la 10-a Gustavo]] kaj [[Karolo la 12-a (Svedio)|Karolo la 12-a]], kiuj gvidis la militojn kun Pollando en la 17a kaj 18a jc tamen ne decidis dum tiuj militoj ataki Gdanskon. Tamen la polaj-svedaj militoj ([[Sveda diluvo]]) kaj la [[Granda Nordia Milito]] (1700-1721) tute faligis ekonomion de la urbo Gdanko. En la jaro 1734 la apogo de Gdansko por la rajtoj al la pola trono de pola reĝo [[Stanisław Leszczyński]] ([[Stanislao la 1-a]]) rezultis tion, ke okazis la sieĝo de la ubo fare de la rusa armeo kaj fine okazis [[kapitulaco]] de la urbo kaj pago de granda '''kontribucio'''. Rezulte de la [[dispartigoj de Pollando-Litovio|unua dispartigo de Pollando]] en la jaro 1772 la ubo Gdansko estis fortranĉita de Pollando fare de [[Prusio]]. Krome la reĝo de [[Prusio]] [[Frederiko la 2-a|Frederiko la Granda]] enkondukis la ekonomian blokadon de Gdansko. Post la [[dispartigoj de Pollando-Litovio|dua dispartigo de Pollando]] en la jaro 1793 Gdansko eniris en la limojn de [[Prusio]]. En la 19a jc okazis plibonigo de ekonomia [[konjunkturo]] ([[cirkonstanco]]j). Dum la jaroj 1850-1870 oni ekfinkciis la unuan fervojan ligon, gasfarejon kaj urban akvoduktaron.
 
(la artikolo de esperantisto '''Mariusz Borysiewicz''', la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en [[Slupsko]] / [[Słupsk]], kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)
 
=== Historio de Gdansko dum la jaroj 1900-1938 ===
Linio 212:
Komence de la 20a jc la dominantan rolon en Gdansko havas la germana lingvo kaj kulturo. Malgraŭ tio, pro la alfluo de la proksima vilaĝana loĝantaro, ekzisti en Gdansko forta pola [[minoritato]]. En la jaro 1920 laŭ la decido de [[Versajla Traktato]] (vidu la apudan mapon) oficiale aperis la [[Libera Urbo Dancigo]] ([[Libera Urbo Dancigo|La Libera Urbo Gdansko]]). Tiam la privilegioj ekonomiaj kaj politikaj de Pollando estis sisteme bojkotataj fare de la urbaj aŭtoritatoj (t.e. la urba konsilantaro de Gdansko). En la jaro 1923 la pola loĝantaro nombris ĉirkaŭ 15% da urbanoj. En la jaro 1933 la regpovon en Gdansko akiris [[nazioj]] de la [[Nacisocialisma Germana Laborista Partio]] (germane: Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei, NSDAP). Dum la sekvontaj jaroj pli oftis la provokojn kontraŭpolaj kaj persekutado de polaj agantoj kaj polaj organizoj. En la jaro 1938 en Gdansko loĝis 9000 [[judo]]j. Ĉirkaŭ 8000 elmigris jam antaŭ la eksplodo de la [[Dua Mondmilito]] (la 1a de septembro 1939), la resto estis mortigitaj fare de germanoj en la germanaj [[koncentrejo]]j kaj [[ekstermejo]]j.
 
(la artikolo de esperantisto '''Mariusz Borysiewicz''', la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en [[Slupsko]] / [[Słupsk]], kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)
 
=== Historio de Gdansko dum la [[Dua Mondmilito]] ===
Linio 218:
La 1an de septembro 1939 okazis la atako de germanoj kontraŭ [[garnizono]] de Pola Militistaro sur la duoninsulo '''Westerplatte''' en [[Gdansko]] (vidu: [[Sieĝo de Westerplatte]]) kaj la atako kontraŭ Pola Poŝt-oficejo en Gdansko - tiel komencis la eksplodo de la [[Dua Mondmilito]] (vidu la mapon de la aktivan pasado de la limoj dum de la dua mondmilito). Dum milito okazadis la '''germana agado kontraŭ la pola inteligencio kaj anoj de polaj organizoj''' tio estis la amasa mordado de ili. [[Masakro de Piaśnica]] - tio estis amasa murdado de pli ol 10 mil da poloj en [[Pomerio]]. Amasa murdado estis ankaŭ en Gdansko kaj la murditoj estis transportataj l la tombejo en kvartalo de Gdansko '''Zaspa'''. De la septembro 1939 en Gdansko ekestis la portempa germana [[koncentrejo]] por poloj, poste germanoj konstruis en Gdansko 3 sub-koncentrejoj de la [[koncentrejo]] '''Stutthof''' (<ref>https://pl.wikipedia.org/wiki/Stutthof_(KL)</ref>), krome 2 filioj de la koncentrejo por la militkaptitoj en Malbork kaj 14 la devig-labor-tendaroj ('''bagnoj''') por la malliberigitoj el pluraj nacioj, laborantaj por la bezonoj de germana armeo. La 30an de marto 1945 la urbon Gdansko militkaptis la [[Ruĝa Armeo]] kaj pola armeo. Laŭ la decidoj de la [[Potsdama Konferenco]] la germana loĝantaro (ĉirkaŭ 120 mil da germanoj) estis forloĝigitaj kaj anstataŭitaj per poloj el la orientaj teritorioj de antaŭmilita Pollando, kiujn aneksis [[Sovetunio]] (vidu la apudan mapon).
 
(la artikolo de esperantisto '''Mariusz Borysiewicz''', la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en [[Slupsko]] / [[Słupsk]], kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)
 
=== Historio de [[Gdansko]] post la [[Dua Mondmilito]] ===
Linio 225:
En la jaro 2012 Gdansko gastis la [[Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012]].
 
(la artikolo de esperantisto '''Mariusz Borysiewicz''', la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en [[Slupsko]] / [[Słupsk]], kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)
 
'''Bibliografia:'''