Elbląg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 142:
La unuaj homaj spuroj en la ĉirkaŭaĵo de la hodiaŭa [[Elblongo]] devenas de la 9-a aŭ 8-a jarmilo [[a.K.]], do ĉe la fino de [[paleolitiko]], t.e. de la malnova [[ŝtonepoko]]. Oni trovis ĉi tie la silikaj sagpintoj (vidu al apudan foton), karakterizaj al la '''Svidera kulturo''' (vidu la apudan mapon). Ĉirkaŭ la 7-a kaj 6-a jarcentoj [[a.K.]], post la ŝanĝo de la klimato, la tiama loka homaro pro la migrado de [[rangifero]]j migris al nordo de [[Eŭropo]], kaj el la norda Eŭropo kaj okcidenta [[Siberio]] venis tien la homaro de la [[Kunda]] '''kulturo'''. Poste dum [[neolitiko]] regis tie la homaro de la [[funelpokalkulturo]] (vidu la apudajn fotojn). La plej grandaj ŝanĝoj estis ligitaj kun la spertoj en ter-kulturado kaj bredado de bestoj. Al tiuj terenoj venis i.a. homaro de la tn. '''kulturo de globaj amforoj''' (vidu la foton). Ĉirkaŭ duone de tria jarmilo [[a.K.]] aperas tie la homaro de la [[ŝnurceramika kulturo]] (vidu la apudan foton kaj rimarku la markojn de la ŝnuroj sur la ceramikaĵo - de tie venas ĝia nomo). Tiam tiu specifa konglomero de la setlantoj nomata jam estis kiel '''kulturo de Rzucewo'''.
 
(la artikolo de esperantisto '''Mariusz Borysiewicz''', la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en [[Slupsko]] / [[Słupsk]], kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)
 
=== La ĉirkaŭaĵoj de [[Elblongo]] dum la [[bronza epoko]] kaj la [[fera epoko]] ===
Linio 149:
Krom la [[agrikulturo]], [[bredado]] kaj [[fiŝkaptado]] en la mastumado dum tiu periodo, ankaŭ gravis la [[metio]], ĉefe [[potfarado]], [[fandado]], [[forĝado]], kaj ankaŭ prilaboro de [[ligno]], [[sukceno]] kaj [[ŝtono]].
 
(la artikolo de esperantisto '''Mariusz Borysiewicz''', la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en [[Slupsko]] / [[Słupsk]], kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)
 
=== La historio de [[Elblongo]] dum la [[Mezepoko]] ===
La nomo Elbląg ([[Elblongo]]) devenas de la rivero Ilfing (la hodiaŭa rivero [[Elbląg]]), nomis ĝin la vojaĝanto kaj komercisto Wulfstan el „Haedum“ (Haithabu) en la jaro 890. La urbo ricevis la nomon Elbing ĝuste de la nomo de rivero en la unua duono de la 13-a jc. La unua setlejo estis de la printempo de la jaro 1237 sur la malgranda insulo ĉe la elfluo de la rivero Ilfing / Elbląg. Konstruis ĝin la kavaliroj de la [[Teŭtona Ordeno]] sub gvido de '''Hermann von Balk'''. En la jaro 1240, kiam la fortikaĵo jam estis detruita fare de [[praprusoj]] '''Pogezanoj''' (vidu la apudan mapon), teŭtonoj konstruis la defend-kastelon sur la tereno de la nuna urbo. Ĉirkaŭ la kastelo aperis la komerca setlejo. En la jaro 1246 [[Elblongo]] ricevis la [[urborajto]]jn laŭ leĝo de [[Lubeko]]. Tiam en [[Elblongo]] estis la landa sidejo de Grandaj majstroj de la [[Teŭtona Ordeno]]. Al la urbo la teŭtonaj kavaliroj invitis la germanajn kolonianojn kaj de tie teŭtonoj komencis militon kun la loĝantaj tie en proksimeco la [[praprusoj]]. Dum la unuaj 70 jaroj [[Elblongo]] etis la plej grava centro de la urba vivo en la tiama ŝtato de la [[Teŭtona Ordeno]] kaj la nura mara haveno kaj militbazo de la organiazata teŭtona ŝtato.
 
(la artikolo de esperantisto '''Mariusz Borysiewicz''', la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en [[Slupsko]] / [[Słupsk]], kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)
 
=== La historio de [[Elblongo]] dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj ===
Linio 162:
En 1454, la estro de la [[Prusa Konfederacio]], nome Johannes von Baysen, pole: '''Jan Bażyński''', formale petis al la reĝo [[Kazimiro la 4-a (Pollando-Litovio)|Kazimiro la 4-a]], aligi Prusion en la [[Jogajlidoj|Regno de Pollando]] kiel [[Feŭdo|feŭdo]] (vidu la apudan foton de la historia dokumento el la jaro 1454). Tio markis la ekon de la [[Dektrijara Milito (1454–66)|Dektrijara Milito]] inter la [[Ordeno de germanaj kavaliroj|Ordena Ŝtato]] kaj Pollando, kun la prusiaj urboj financante la militajn kostojn de tiu lasta. Laŭ la dua '''Traktato de [[Toruno]]''' tio estis la fino de la [[Dektrijara Milito (1454–66)|Dektrijara Milito]] en la jaro 1466 kaj [[Elblongo]] ekestis en la limoj de [[Pollando]] (vidu la apudan mapon) kaj tio daŭris 300 jaroj t.e. ĝis la jaro 1772, tiam okazis la [[dispartigoj de Pollando-Litovio|unua dispartigo de Pollando]] fare de imperioj de [[Prusio]], [[Rusio]] kaj [[Aŭstrio]] (vidu la apudan mapon).
 
(la artikolo de esperantisto '''Mariusz Borysiewicz''', la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en [[Slupsko]] / [[Słupsk]], kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)
 
=== La historio de [[Elblongo]] de la 16-a ĝis la 18-a jarcentoj ===
Linio 168:
Dum la 16-a kaj la 17-a jarcentoj estis la tempo de disvolvo de la urbo kaj la mara komerco ligita kun la milito de pola reĝo [[Stefano Báthori]] / [[Stefano Batory]] kun la ribeligita [[Gdansko]]. La tuta pola eksporto kaj importo okazadis tiam pere de la haveno en [[Elblongo]] ĝis la interkonsento de pola reĝo kun la urbanoj de Gdansko. Dum la sveda-pola milito nomata [[Sveda diluvo]] (vidu la apudan mapon) la sveda armeo ekokupis [[Elblongo]]n la 22-an de decembro 1655. La detruoj dum la sveda okupado dum la jaroj 1656-1660 haltiĝis disvolvon, krome aperis [[epidemio]]j malgrandigis la nombron de la urbo. Dum la [[Granda Nordia Milito]] (1700-1721) (vidu la apudan mapon) la urbon okupadis laŭvice taĉmentoj svedaj (1703-1710), rusaj (1710-1712) kaj saksiaj (1712). La sekva ĉeesto en la urbo de fremdaj taĉmentoj draste reduktis la urban kason. La falinta kaj ruiniĝita urbo estis facila akiraĵo de [[Prusio]]. En la jaro 1772, okazis la [[dispartigoj de Pollando-Litovio|unua dispartigo de Pollando]] kaj [[Elblongo]] ekestis en la aneksitaj terenoj fare de [[Prusio]]. La urbo [[Elblongo]] perdis la ĝisnunajn privilegiojn. La urbo [[Elblongo]] fariĝis la marĝena nur distrikta urbo.
 
(la artikolo de esperantisto '''Mariusz Borysiewicz''', la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en [[Slupsko]] / [[Słupsk]], kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)
 
=== La historio de [[Elblongo]] dum la 19-a jc ===
Linio 174:
De la jaro 1815 ĝis 1920 [[Elblongo]] apartenis al la Gdanska Administra Distriktaro en la prusia provinco [[Okcidenta Prusio]]. Komence de la 19-a jc la urbo plenumis nur malgrandan rolon kiel la riverhaveno en la loka komerco. Elblongo serĉis novajn vojojn de la ekonomia disvolvo kaj iom post iom tio sukcesis kiel ekonomia-, administra kaj milit-centro. Jam en la dua duono de la 19-a jarcento, kron [[Szczecin]], la urbo [[Elblongo]] fariĝis forta prusia centro de la metal-industro. Dosvolviĝis la industrio: teksista, farbista, vitrista kaj ŝipfareja. Estis establigitaj pluraj entreprenoj agikultur-konsumaj, tabak-, sapo-, kolz-oleo-, kaj tuber-amel-entreprenoj. La dungado de infanoj, trolonga labortago kaj mizeraj slajroj rezultis la revoluciaj tendencoj en la urbo. Ĝis la eksplodo de la [[Unua Mondmilito]] okazadis en la urbo [[striko]]j. Tamen la disvolvon de la urbo rompis la monda ekonomia krizo en la jaro 1918.
 
(la artikolo de esperantisto '''Mariusz Borysiewicz''', la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en [[Slupsko]] / [[Słupsk]], kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)
 
=== La historio de [[Elblongo]] dum la jaroj 1900-1945 ===
Linio 180:
Sekve de la decidoj de la [[Traktato de Versajlo]] (vidu la supran mapon) el la jaro 1919 [[Elblongo]] restis en la limoj de [[Germanio]], sed en la provinco [[Orienta Prusio]] (vidu la apudajn mapojn). Dum la tridekaj jaroj de la 20-a jc okazis la denova disvolvo de la industrio sur la tereno de la urbo. [[Elblongo]] fariĝis unu el la plej grandaj garnizonaj urboj en la [[Tria Regno]]. En diversaj partoj de la urbo oni konstruis [[kazerno]]jn por [[artilerio]], [[kavalerio]], por la inĝenieraj taĉmentoj kaj por la [[infanterio]]. Estis en la urbo konsulejoj de [[Svedio]], [[Svislando]] kaj [[Pollando]]. Dum la [[Dua Mondmilito]] la socia kaj ekonomia vivo de la urbo estis subordigita por la milit-bezonoj. De marto 1940 estis tie la germana [[ekstermejo]] ([[koncentrejo]]) en '''Stutthof''. La unuaj taĉmentoj de [[Ruĝa Armeo]] proksimiĝis al [[Elblongo]] la 23-an de januaro 1945. Finfine la [[Ruĝa Armeo]] kaptis la urbon la 10-an de februaro 1945. La bataloj dum januaro kaj februaro multe detuigis la urbon. Post la kapto de la urbo fare de la [[Ruĝa Armeo]] la maŝinoj el la lokaj fabrikoj estis fortransportitaj al fora interno de [[Sovetunio]].
 
(la artikolo de esperantisto '''Mariusz Borysiewicz''', la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en [[Slupsko]] / [[Słupsk]], kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)
 
=== La historio de [[Elblongo]] post la fino de la [[Dua Mondmilito]] ===
Linio 187:
[[Rusio]] (la [[Kaliningrada provinco]]), [[Svedio]] (la provincoj: [[Blekinge län]], [[Kalmar län]] kaj [[Kronobergs län]]), [[Litovio]] (la [[Distrikto Klaipėda]]) kaj [[Danlando]] (la insulo [[Bornholm]]) (vidu la apudan mapon).
 
(la artikolo de esperantisto '''Mariusz Borysiewicz''', la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en [[Slupsko]] / [[Słupsk]], kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)
 
'''Bibliografio''':